Federación Española de Esperanto

Lingva angulo 4: Kio estas akuzativo?

"Finfine mi trovis taŭgA rimedO por neniam forgesi la akuzativO!" Ĉu la esprimo iel familiaras al vi? Esperanta akuzativo estas unu el la ŝtonoj de fal-puŝiĝo por hispanlingvanoj -sed kiel ĝuste uzi ĝin?

Ĝenerale oni klarigas akuzativon al hispanlingvanoj identigante ĝin kun la objekto (hispane "objeto o complemento directo"), nome Juan come peras = Johano manĝas pirojn, ĉar peras estas la objekto kaj pirojn havas la akuzativan finaĵon -n.

Tia simpligo ja tre taŭgas por komencantoj, sed ne ĉiam montriĝas plene vera. Foje ni trovas akuzativojn movan (Li veturis Madriden), tempan (Ni babilis du horojn) aŭ kvantan (Tablo du metrojn longa) ja ne objektaj, sed adjektaj (adjekto = hispane "complemento circunstancial") , kaj foje ni trovas objekton sen ajna akuzativ-marko, ekzemple ĉe nevariaj numeraloj (Mi renkontis unu el viaj fratinoj).

Nepras do trovi adekvatan klarigon por progresintoj, rigardante la akuzativon de funkcia vidpunkto, t.e. kiel harmonian unuon ene de la esperanta lingvo-kodo. Jen la ŝlosilo: akuzativo estas malsubjekto.

Mi pli longe klarigu:

La strukturo substantivo-verbo-substantivo, ekzemple Johano trinkas akvon, Juan bebe agua (la vort-ordo ne gravas) estas tipa por multaj lingvoj (Wells,1989:39), kvankam la kategorioj "substantivo" kaj "verbo" ne nepre samas kun la hispanlingvaj. Tiu strukturo bezonas markon por distingi la rolojn en la frazo de la unua substantivo (subjekto: Johano, Juan) kaj la dua (objekto: akvon, agua). Ĉiuj lingvoj senescepte utiligas almenaŭ unu el la jenaj kvar rimedoj (Waringhien, 1949:34-35):

1) Akuzativo kun aparta kazo en la deklinacio, kiel en esperanto per la rekonilo -n. Variaĵo de akuzativo estas ergativo (aparta marko ne por la objekto, sed por la subjekto), kiel en la eŭska lingvo. Akuzativon oni trovas en la helena, germana, hungara, finna, turka, mongola kaj en preskaŭ ĉiuj slavaj lingvoj.

2) Prepozicio, kiel en la hispana Juan ve a Pedro = A Pedro ve Juan. Aliaj lingvoj kun prepozicia objekto-morfemo estas la hebrea, rumana kaj afrikansa.

3) Postpozicio, nome, la "prepozicio" staras post la objekto (kvazaŭ ni dirus en la hispana: *Juan ve Pedro a). La japana kaj la urdua markas la objekton per postpozicio.

4) Fiksa vort-ordo trudanta al la objekto devigan lokon en la frazo, kutime tuj post la verbo, kiel en la angla John sees Peter ( Peter sees John) aŭ en la franca Jean voit Pierre ( Pierre voit Jean). Aliaj tiutipaj lingvoj estas la itala, portugala, nederlanda, dana, norvega, sveda, ĉina kaj vjetnama.

El ĉi kvar ebloj, la hispana fakte utiligas du (prepozicion kaj fiksan vort-ordon), sed priklarigo tro pezigus la nunan artikolon. La kvar ebloj por ĉiuj lingvoj fakte reduktiĝas al nuraj du: morfologia marko (akuzativo, prepozicio, postpozicio) kaj fiksa vort-ordo. El inter la tri morfologiaj ebloj por distingi subjekton disde objekto, la esperanta rekonilo -n estas maksimume simpla, ĉar ĝi allasas ŝanĝon de la vort-ordo. Male, fiksa ordo (ekzemple subjekto-verbo-objekto) katenus rigidige la frazojn en esperanto.

Akuzativo, oni diras al hispanlingvanoj, egalas "objekton" aŭ "markon por movo, tempo aŭ kvanto"; sed envere akuzativo rolas kiel marko de ne-subjekto. Esence, rekonilo -n egalas prepoziciojn: substantivo kun antaŭa prepozicio ("strato" en: Johano trinkas akvon sur la strato = Juan bebe agua en la calle), kaj substantivo finiĝanta per -n ("akvon" en: Johano trinkas akvon sur la strato) neniel povas funkcii subjekte. Nur senmarka substantivo povas subjekti (Johano). Kaj tiel ke la esperanta vort-ordo liberas, la frazo *Johano trinkas akvo simple neeblas, ĉar ĝi enhavas du subjektojn ("Johano" kaj "akvo"): kiu trinkas kiun? Nu, evidente, akvo ja ne povas trinki Johanon, sed permesu ekzempligon per alia intence senakuzativa frazo: *La kato vidas la hundo. Se ni ne metus akuzativan finaĵon -n post "kato" aŭ post "hundo", ni certe ne povus scii kiu vidas kiun.

La "marko por movo, tempo aŭ kvanto" (tipa ankaŭ en la helena, latina, germana kaj baltaj lingvoj) estas nur komplika klarigo por simpla fenomeno: ĉi-kaze, esperanta akuzativo denove egalas prepozicion, nome Ŝi restis tri tagojn (Ella se quedó tres días) = Ŝi restis dum tri tagoj (Ella se quedó durante tres días); *Ŝi restis tri tagoj neeblas, ĉar ni ne povus scii kiu substantivo subjektas ("Ŝi" aŭ "tagoj") sen la helpo de la semantiko, t.e de la signifo. Ni vojaĝos en Italion = Ni vojaĝos al en Italio (= Ni vojaĝos al en[o de] Italio) (Viajaremos hacia el interior de Italia). Krome, ankaŭ la senakuzativa frazo Ni vojaĝos en Italio eblas kaj ĝi signifas, ke ni vojaĝos ene de Italio nur kiam ni troviĝos en tiu lando. Ĉu ne bona ekzemplo de la gramatika kohereco en esperanto?

Kompreneble, oni ne uzu la t.n "movan, tempan kaj kvantan akuzativon" post prepozicioj indikantaj movon, tempon aŭ kvanton, ekzemple al, dum, da.

Multaj kritikis kaj multaj laŭdis la ekziston de akuzativo en esperanto. Ni povas resumi jene la poran argumentadon: akuzativo kaj implica libera vort-ordo konsistigas la vere unikan sintaksan elaston de la internacia lingvo

"Longe vivu la akuzativON!" Ĉu la esprimo familiaras?

Bibliografio:

G. Waringhien, "La akuzativo en Esperanto el teoria kaj interlingvistika vidpunkto", Esperantologio, Kopenhago, n-ro 1, 1949, p. 33-52.

J. Wells, Lingvistikaj aspektoj de Esperanto (1978), Roterdamo, Universala Esperanto-Asocio, 1989 (2a eld.).