Federación Española de Esperanto

Lingva angulo 2: Prononcado

"Kiel oni prononcu la esperantajn konsonantojn? Aĥ, la aĉaj kaj ĉiam problemaj ĵo, ŝo, vo kaj ĉefe tiu fia ĝo! Zamenhof devintus elpensi sian internacian lingvon pli hispanece!"

Tian eldiron mi tute ne inventis, sed aŭdis de freŝ-bakita esperantisto. Ja veras, ke opo da konsonatoj de la zamenhofa lingvo aparte malfacilas por hispan-lingvaj komencantoj; tamen same veras, ke kelkaj iom troigas...

Kiam oni instruas elementan kurson de esperanto, ŝajnas al mi, ke ne tro utilas insistadi pri ĝusta prononcado, ĉefe al hispan-lingvanoj: ja la novaj esperantistoj iom post iom mem alkutimiĝas kaj lernas akrigi siajn orelojn por la sonoj de la nova lingvo. Problemoj tamen estas: ne malofte, la lernolibroj de esperanto por hispan-lingvanoj neglektas la fakon pri prononcado de la esperantaj konsonantoj, kaj se jam de la komenco oni lernas ion ajn malbone, poste tre malfacilas korekti malnovajn misojn. En diversaj lernolibroj, oni povas legi, ekzemple, ke prononco de ĝ egalas al ia "dsch" (klarigo eble valida por germanoj). Nu, kiu hispan-lingvano kapablus vere prononci tian monstraĵon? Maksimume oni atingus aborton kian "dsĉ", ja neekzistanta kombino en la internacia norma prononco. Cetere, kia estas tiu "internacia prononco". Pluraj aŭtoroj rekomendas simplan, sed efektivan regulon: oni plej bone parolas esperanton, kiam kunparolantoj ne povas rimarki vian lingvan apartenon laŭ via akĉento.

La norma esperanto havas 28 fonemojn (aŭ 26, depende, ĉu oni konsideras la sonojn de j kaj ŭ alofonoj de la fonemoj i kaj u) kaj la norma kastila hispana, 24. Esperantaj vokaloj certe ne kaŭzas problemojn al meza hispan-lingvano, sed kelkaj konsonantoj -ne ekzistantaj en la hispana kiel fonemoj- ja fariĝas fal-ŝtonoj por ĝusta prononcado. Ĉi-sekve, mi donos kelkajn konsilojn por glatigi la vojon de la prononcado al niaj komencantoj:

Ĝ egalas la katalunan duliteron TG/TJ en viatge, platja, la anglan DG en Cambridge, la francan DJ en adjoint, la italan G en giro, la portugalan DJ en adjectivo. Jen sono (kvankam ne fonemo) ekzistanta en la hispana por Y post L aŭ post N: el yunque, un yermo. La lokigo de la prononc-organoj (lango, dentoj, lipoj, palato) egalas tiun de la hispana CH (esperanta Ĉ), sed vibrigante la voĉ-kordojn. Sube mi klarigos, kion signifas "vibrigi la voĉ-kordojn". Ekzemple: ĝibo [giba, joroba], Ĝenovo [Génova].

H egalas la anglan H en house, la germanan H en Hund. Jen sono (kvankam ne fonemo) ekzistanta en la andaluza hispana por J ĉe bajar, tejer. Ekzemple: hamstro [hámster], Saharo [Sáhara].

Ĵ egalas la katalunan J en justeja, la anglan S en usual, la francan J en journal, la portugalan J en jovem. Jen sono (kvankam ne fonemo) ekzistanta en la Bonaera hispana por Y antaŭ vokalo ĉe yo, mayo. Ekzemple: ĵurnalo [periódico], ruĵo [rojo de labios].

Ŝ egalas la katalunan X en caixa, la galegan kaj portugalan X en peixe, la anglan SH en ship, la francan CH en chaud, la italan SC en pesce, la germanan SCH en schon. Jen sono (kvankam ne fonemo) ekzistanta en la andaluza hispana por CH ("mushasho"). Ekzemple: Ŝekspiro [Shakespeare], ŝaho [sha de Persia].

V egalas la anglan V en vanity, la francan V en vie, la italan V en vita, la portugalan V en vida, la germanan W en Wein. Malkiel en la hispana, en esperanto ĝi neniam identas al B. La lokigo de la prononc-organoj (lango, dentoj, lipoj, palato) egalas tiun de F, sed vibrigante la voĉ-kordojn. Ekzemple: vivo [vida], Vieno [Viena].

Z egalas la katalunan, galegan, portugalan, italan S en rosa; la anglan Z en zero, la francan Z en zéro, la germanan S en Rose. Jen sono (kvankam ne fonemo) ekzistanta en la hispana por S antaŭ voĉa konsonanto, ekzemple en musgo. La lokigo de la prononc-organoj (lango, dentoj, lipoj, palato) egalas tiun de la (sud)hispana S en Sevilla, sed vibrigante la voĉ-kordojn. Ekzemple: rozo [rosa], zipo [cremallera].

Fonemo estas voĉa kiam voĉ-kordoj vibras en la gorĝo; senvoĉa, kiam ili ne vibras. Ni povas facile percepti voĉajn fonemojn perfingre premante ĉe la angulo de la submentono kaj la gorĝo: nur ĉe voĉaj fonemoj ni sentas vibradon en la gorĝo (ekzemple, ĉe vokaloj: a, e, i, o, u). Por tia kontrolo de unuopa konsonanta fonemo tre gravas ne prononci samtempe apog-vokalon, ĉar ĉiuj vokaloj voĉas kaj do vibrigas la gorĝon. Oni ne diru "efe", sed "f"; ne "ka", sed "k"; ne "ŝo", sed "ŝ" (f, k kaj ŝ estas senvoĉaj = senvibraj). La senvoĉaj konsonantoj de la hispana estas p, t, k, ch, z, s, j, f ("PeTaKa, CHoZaS, JeFe"), kaj tiuj de esperanto p, t, k, ĉ, s, ĥ, f, c, h, ŝ. La voĉaj konsonatoj de la hispana estas b, d, g, y, l, ll, m, n, ñ, r, rr, kaj tiuj de esperanto b, d, g, ĝ, z, v, ĵ, l, m, n, r.

Kelkaj fonemo-paroj diferenciĝas nur per la trajto voĉeco/ senvoĉeco, nome la lokigo de la prononc-organoj (lango, dentoj, lipoj, palato) en la buŝo absolute samas, sed voĉ-kordoj vibras ĉe la voĉaj kaj ne vibras ĉe la senvoĉaj. Jen la fonemo-paroj en la hispana kaj en esperanto:

En la hispana (voĉa-senvoĉa): b-p d-t g-k

En esperanto (voĉa-senvoĉa) b-p d-t g-k ĝ-ĉ z-s v-f ĵ-ŝ