Federación Española de Esperanto

Lingva angulo 11: Esperanto, vivanta lingvo: morfologia kaj sintaksa evoluo

En la pasinta Lingva Angulo mi parolis pri la leksika (= vorto-stoka) evoluo de esperanto. Hodiaŭ, mi volas kompletige pritrakti la evoluon morfologian (= vorto-forman) kaj sintaksan (= fraz-funkcian).

1. Morfologia evoluo

Zamenhof kreis prepozicion kun nedifinita senco je, kiun oni ĉiam povas uzi, kiam la senco ne montras klare, kia prepozicio konvenas. Iom post iom la parolantoj ekuzis aliajn prepoziciojn tie, kie la primitiva esperanto utiligis je. Hodiaŭ la nedifinita prepozicio apenaŭ aperas en la ĉiutaga lingvo krom en kelkaj tre konkretaj esprimoj, ekzemple adjektoj de horo (je la tria = a las tres).

La formo -um- respondas al la prepozicio je en la afiksa sistemo. Nuntempe ĝi aŭdeblas eble nur en kvardeko da vortoj (aerumi, akvumi, amindumi, blindumo, brakumi, cerbumi, datumi, dekuma, fingrumi, foliumi, gustumi, kalkanumo, kolumo, kolombumi, komunumo, krucumi, krurumo, literumi, manumo, mastrumi, mondumo, nomumi, okulumi, palpebrumi, panumi, pendumi, plandumo, plenumi, proksimuma, rapidumo, rulumi, saĝumi, salivumi, seksumi, somerumi, spikumi, sunumi, tendumi, ventumilo ktp.). Aliaj afiksoj maloftiĝintaj kun la tempo-paso estas ek- (komenca aŭ momenta ago), -- (konkreta objekto koncernata de la radiko), -ec- (abstrakta kvalito) kaj -ar- (grupo, kolekto) (de Diego, 1984: 28).

Trouzado de kunmetitaj verbo-tensoj malelegantas en moderna esperanto; tamen ili foje neeviteblas, ekzemple por distingi Si pudiera, te lo diría (Se mi pov'us, mi dir'us tion al vi) disde Si hubiera podido, te lo habría dicho (Se mi est'us pov'int'a, mi est'us dir'int'a tion al vi). Por malpezigi la lastan frazon ekzistas sinteza solvo danke al la morfologia evoluo: la logiko de la vort-kunmetaj reguloj ebligas la formon Se mi pov'int'us, mi dir'int'us tion al vi. Vere esperanto tre elastas, kvankam kelkaj el niaj ĝisostaj amatoraj gramatikumantoj ankoraŭ ne akceptas tian frazon. Kompreneble ĉi tiu skemo validas por ĉiuj kunmetitaj verbo-tensoj.

Mi jam aludis en Lingva Angulo 5, ke estas du manieroj nomi landojn en nia lingvo: jen oni eltiras la nomon de lando el ties popolanoj (hispan'o = español; Hispan'i'oHispan'uj'o = España); jen oni eltiras la nomon de la popolanoj el ties lando (Kanad'o = Canadá; kanad'an'o = canadiense). Tamen la oficialaj Koreo-koreanoj neniam estis ŝatataj de koreoj, kiuj ja preferas Koreio-koreoj.

Samloke ni vidis la evolu-tendencon ĥ > k (variaĵo: ĥ > ĉ), kun la rezultoj arĥetipo > arketipo (arquetipo), arĥivo > arkivo (archivo), ĥameleono > kameleono (camaleón) , ĥemio > kemio (química), teĥniko > tekniko (técnica) kaj ankaŭ ĥino > ĉin'o (chino).

Fine, alian gravan trajton de la morfologia evoluo ni povus nomi "emo al -E", nome emo al adverbigo. Ĝi tre taŭgas por malpezigi erojn prepoziciajn, akuzativajn kaj komparajn. Jen ekzemploj: Esti en la hejmo = Esti hejme (Estar en casa), Dum la tago kaj dum la nokto = Tage kaj nokte (Por el día y por la noche), Mi vidis vin la pasintan jaron = Mi vidis vin pasintjare (Te vi el año pasado), Ŝi alvenos la venontan semajnon = Ŝi alvenos venontsemajne (Ella llegará la semana que viene), Forta kiel ŝtalo = Ŝtale forta (Fuerte como el acero), Eksplodema kiel pulvo = Pulve eksplodema (Explosivo como la pólvora).

Adverbigo per la finaĵo -E ekzistis jam de la naskiĝo de esperanto, sed hodiaŭ ĝi estas multe pli vaste uzata ol antaŭ cent jaroj.

2. Sintaksa evoluo

En ĉiuj idiomoj, sintaksa evoluo malpli oftas ol leksika kaj morfologia, ĉar la reordiĝo de la lingva sistemo postulas longegan tempon (ekzemple, la kaza sistemo latina ŝanĝiĝis al la prepozicia sistemo latinida: Casus belli = Caso de guerra, Deo gratias = Gracias a Dios, Jure et facto = De derecho y de hecho, Urbi et orbi = A la ciudad y al universo). Nur evidenta karambolo inter formo kaj funkcio konsistigas escepton al la regulo pri longega tempo. Tio kaŭzis la estiĝon de la prepozicio far, eble la plej bona ekzemplo de sintaksa evoluo en esperanto. Jen la historio de far:

La genitivon de aliaj lingvoj oni esprimas en esperanto per la prepozicio de (same kiel en la hispana: La kronado de la reĝino = La coronación de la reina), sed de utilas ankaŭ por esprimi la pasivan ag-adjekton (kiun hispane ni esprimas per por: El alcalde recibió a los congresistas La recepción de los congresistas por el alcalde). La traduko de ĉi lasta frazo en esperanton jenas do: "La akcepto de la kongresanoj de la urbestro". Kiu ricevas kiun? Tia frazo ne akcepteblas en lingvo, kies ĉefa trajto estu klareco. Tial jam en 1906 Zamenhof proponis novan prepozicion ab, specialan por la pasiva ag-adjekto (La akcepto de la kongresanoj ab la urbestro), sed ĝi tute ne disvastiĝis; male, oni proponis ankoraŭ pliajn neologismojn (par) aŭ plivastigan signifon de ekzistantaj prepozicioj (de, per), kiujn same neniu ekuzis.

Zamenhof ankoraŭ proponis flanke de ('al, del lado de'), sed tiu prepozicia konstruo povas ja signifi krom ('aparte de'), t. e. preskaŭ la malon. La problemo plu ne solviĝis ĝis Grosjean-Maupin lanĉis en 1926 fare de ('de, por la acción de') surbaze de la radiko de far'i (hacer). Oni tuj ekuzis la paralelan konstruon far' de (analogie al la pseŭdoidiotismo dank' al 'gracias a'). Far' de sugestis la prepozician uzon de la nuda radiko far pro ties simileco al pere de (emfaza formo de la prepozicio per 'con, por medio de'), kaj tiel oni ricevis vorton taŭgan, klaran kaj kurtan por esprimi la pasivan ag-adjekton: "La akcepto de la kongresanoj far la urbestro" (Albault, 1956).

La fina akcepto de far fontas el la diferenco inter neologismoj leksikaj kaj sintaksaj: la unuaj enpenetras la lingvon relative facile, malkiel la duaj, ĉiam sentataj fremdaj elementoj. Far kiel sintaksa neologismo ne estis fremdaĵo, ĉar ĝi fakte jam ekzistis kiel parto de la lingvo.

Notu bone: 1) La diversaj aŭtoroj lanĉis plurajn proponojn, sed nur la esperanta komunumo elektis la definitivan formon. 2) Far estas pura esperantismo, same kiel adasismo, krokodili kaj kabei.

Ni invitas la leganton cerbumi pri la origino de la hispana prepozicia konstruo por parte de.

Cititaj verkoj:

--A. Albault, "La prepozicio ĉe la pasivo", Scienca revuo, 1956/2, p. 136 k. s.

--F. de Diego, Pri literatura kritiko, Saarbrücken, Artur E. Iltis, 1984.

Reveni al la indekso de la lingvaj anguloj