Federación Española de Esperanto

Lingva angulo 10: Esperanto, vivanta lingvo: leksika evoluo

Foje ni, esperantistoj, devas frid-kape elteni kretenaĵojn kontraŭ nia lingvo el la buŝoj de simplaj nesciuloj. Jen tipa eldiro: "Esperanto estas artefarita, kaj ĝi do estas mortinta lingvo". Malgraŭ tia opinio, nenio vere artefaritas en esperanto, ĉar ĝi ja kombinas elementojn kaj strukturojn el diversaj lingvo-familioj, sed evitas ties balastan pezon fonetikan, morfologian kaj sintaksan. Esperanto ne estas artefarita kontraste kun la naturaj lingvoj, sed nur lingvo pli simpla kaj same natura: kaj esperanto kaj la hispana estas lingvoj kreitaj kaj parolataj de homoj, ne de maŝinoj; kaj esperanto kaj la hispana prenis sian vorto-stokon el antaŭaj idiomoj.

Ni bezonas bonan kontraŭargumentadon. Ni vidu do: "vivanta lingvo" signifas nenion alian ol "uzata lingvo", kaj "mortinta lingvo" signifas nur "ne plu uzata lingvo". Laŭ tiu ĉi difino, evidentas, ke esperanto estas same vivanta lingvo kiel la hispana.

Verŝajne, kelkaj homoj pensas, ke esperanto estas la plej konservativa el la homaj lingvoj, kvazaŭ ĝi sidus katenita ene de rigida vesto, kiu malhelpas plej etan movon. Tia ideo konsistigas gravan eraron, ĉar dum la lasta jarcento, esperanto evoluis pli ol la hispana. Mi pruvos mian aserton en la nuna kaj en la venont-numera Lingvaj Anguloj.

Se esperanto ne estus jam de la komenco evolu-pova, ĝi neniam akirus la rangon de vivanta lingvo, sed simple plu restus unu el la ceteraj naŭcent dek unu konataj plan-lingvaj projektoj (Duliĉenko, 1990). Zamenhof donis nur la bazon en sia Fundamento de Esperanto (1905/1963) --verko vere kerna por kompreni la postan disvolviĝon de nia lingvo-- kaj li intence metis la pluan evoluadon kaj perfektigon en la manojn de la parolantoj.

La neologismoj, t. e. la novaj vortoj, principe ne anstataŭas la jam ekzistantajn, sed nur apudestas ilin; tamen la tempo-paso helpas, ke unu el la diversaj formoj --la tradicia aŭ la nova-- nature superatutas la alia(j)n. Tamen nia lingvo ankoraŭ tro junas por havi verajn arkaismojn, krom eble dudekon da vortoj (Haupenthal, 1973: 12-14).

La evidenta pruvo, ke esperanto leksike (= vorto-stoke) evoluis, estas la kresko de la vortaro. En 1887, la lingvo naskiĝis kun 904 radikoj, sur kiuj oni povis formi minimume 5.000 verajn vortojn. La nun plej granda esperanta-esperanta vortaro, nome Plena Ilustrita Vortaro (PIV) (Waringhien k. a., 1987) enhavas ĉirkaŭ 16.200 kapvortojn-radikojn, sur kiuj oni formas proksimume 41.000 verajn vortojn. Se ni aldonas la du bonajn glosarojn de nelogismoj (Cherpillod, 1988; Vatré, 1989) kun po 6.800 kaj 2.000 kapvortoj, ni atingas totalon de 25.000 kapvortoj-radikoj kaj ĉirkaŭ 63.000 veraj vortoj*, se ne alkalkuli la multegajn sciencajn kaj fakajn terminojn de alia cento da vortaroj (kies kvalito bedaŭrinde tre varias de libro al libro).

Mi parolas pri "veraj vortoj", ĉar la karakteriza aglutinemo de esperanto aperigas samfamiliajn vortojn sub unu sola kapvorto, nome la familio amik'o, amik'a, amik'ec'o, amik'ig'i, mal'amik'o, mal'amik'a, mal'amik'ec'o, mal'amik'ig'i, ktp aperas vortare ene de la radika kapvorto amik, kontraste kun ties hispana ekvivalento, ĉiam disa tra la vortaro (amigo, amistoso, amistad, amistar, enemigo, enemistad, enemistar, ktp).

La leksiko komencis riĉiĝi kiam la parolantoj kaj la vortaristoj ekrimarkis mankojn en la radikaro kaj iom post iom korektis ilin, kutime por eviti tro longajn kunmetaĵojn. Ekzemple metal-fadeno ("hilo de metal") cedis al drato (alambre); vagonaro ("conjunto de vagones"), al trajno (tren); malsanulejo ("lugar adecuado para enfermos"), al hospitalo (hospital); hom-levilo ("aparato para elevar personas"), al lifto (ascensor) ktp., kvankam ne malofte la primitiva formo plu vigladis (Wells, 1989: 56-57).

Foje du kunfluaj formoj specialiĝis, nome plaĝo pensigas pri turisma ban-loko kaj strando povas esti senhoma sabla marbordo (Wells, 1989: 62).

Ankaŭ okazis semantikaj ŝanĝiĝoj (= signifo-ŝanĝiĝoj). Ekzemple ami fariĝis ŝati kaj ŝati fariĝis aprezi. Por esprimi nian ŝaton al io per klasika esperanto, ni devus diri ami, nome Mi amas ĉokoladon = Me gusta el chocolate, sed la karambolo kun la signifo ami = amar (Mi amas virinon = Amo a una mujer) igis, ke la unuan subsignifon ekkovris ŝati. Hodiaŭ preskaŭ ĉiuj diras Mi ŝatas ĉokoladon = Me gusta el chocolate. Rezulte, la klasikan signifon de ŝati alprenis la neologismo aprezi: Mi tre aprezas vian amikecon = Valoro mucho tu amistad.

La vortoj por novaj realaĵoj povas ja aperi sub pluraj formoj. Dum la sesdekaj jaroj estiĝis almenaŭ kvar vortoj por la hispana ordenador: komputero, komputatoro, komputoro kaj komputilo. Nur la du lastaj fakte uzatas nuntempe: komputoro estas semantike pli strikta, kaj komputilo, pli ĝenerala kaj multe pli ofta.

La siglo por la malsano, kiun ni hispane nomas sida (en esperanto: akirita imuno-deficita sindromo) adaptiĝis sub pluraj formoj, sed nur du ankoraŭ supervivas: aideso kaj aidoso. Kvankam aideso estas la propono de la PIVa Suplemento, ŝajnas, ke la formo aidoso (nome a-i-do-so, t.e. "a-i-de-ese"), pli logika, iom post iom venkas.

Dum la historio de esperanto ĉiam interbataladis du fortegaj tendencoj: skemismo kaj naturalismo.

Skemismo klopodas maksimume profiti de la internaj ebloj de la lingvo. Tial, ke la afiksa sistemo (-ej-, -ad-, -ec- ktp.) permesas al ĉiu lernanto ekspluati malgrandan nombron da radikoj, skemistoj volonte utiligas konatajn radikojn kombinitajn kun afiksoj por esprimi la novajn konceptojn anstataŭ krei neologismojn. Ekzemple: malsanulejo prefere al hospitalo.

Kontraste, la partianoj de naturalismo tre emas ekuzi internaciajn radikojn kaj ne hezitas krei neologismojn kiam necese, surbaze de la dekkvina regulo de la Fundamento**. Ekzemple: hospitalo prefere al malsanulejo.

Neniu el ambaŭ tendencoj absolutas: skemismo ja ne enkonkiĝas kontraŭ neologismoj, kaj naturalismo certe ne ignoras la genian afikso-sistemon. Evidente, la vorto-stoko kreskadis (kompreneble surbaze de la naturalisma principo), kaj la skemistoj devis serĉi kompromisan solvon: la hodiaŭa esperanto --ja ne povus esti aliel-- sintezas ambaŭ tendencojn. Naturalismo iom devancas skemismon en la skriba lingvo, ĉar la diversaj aŭtoroj proponadas novajn formojn, kiujn beletremaj legantoj lernas kaj konas. Ĉar ne ĉiu konanto estas uzanto, en la parola lingvo la skemisma principo klare superregas. Probable, homo, kiu skribas frida (frío,-a; neologisme) en beletra verko, senprobleme diras malvarma (frío,-a; tradicie) dum konversacio.

Esperanto disponas abundon da fivortoj. De kiam la granda Peneter lanĉis sian superban sonetaron en 1931 (Peneter, 1931/1989), oni neniam ĉesis uzi ilin: tion klare pruvas du simpatiaj vortaroj pri fivortoj kaj insultoj (Corsetti k. a., 1987; Alos-Velkov, 1991).

Fine, mi ne povas ne mencii esperantismojn kiel evidentan pruvon de leksika evoluo en nia lingvo. Esperantismoj estas vortoj, kiuj ekzistas nur en esperanto --kompreneble ne alkalkulante la tre malmultajn apriorajn formojn: kiel, tiel, kiu, tiu ktp.--. Jen tri ekzemploj: 1) adasismo (el la sufiksoj -ad- + -as): facilaĉa rimo el sufiksoj, estetike vere misa; 2) krokodili (cocodrilear, hacer el cocodrilo): paroli gepatra-lingve en esperantista medio (variaĵoj kun novaj nuancoj: aligatori, kajmani); 3) kabei: agi kiel Kabe (konata kaj aktiva samtempulo de Zamenhof), kiu forlasis la esperanto-movadon subite kaj senaverte.

Notoj:

* Por komparo: la Vortaro de la Hispana Reĝa Akademio (DRAE) enhavas proksimume 83.300 kapvortojn, kaj la Diccionario actual de la lengua española (DALE) de la eldonejo VOX, ĉirkaŭ 95.800.

** La 15a regulo: La tiel nomataj vortoj "fremdaj" (= internaciaj), t. e., tiuj, kiujn la plimulto de la lingvoj prenis el unu fonto, ne ŝanĝiĝas en esperanto, tamen alprenas ties ortografion kaj finaĵojn (Zamenhof, 1905/1963).

Cititaj verkoj:

  • H. Alos kaj K. Velkov, Tabuaj vortoj en Esperanto. Vortaro, Vraca, 1991.--A. Cherpillod, Nepivaj vortoj, Nanterre, eld. de la aŭtoro, 1988.
  • R. Corsetti k. a., Knedu min, sinjorino! Tabuaj kaj insultaj esprimoj en Esperanto, Pierrefitte, La Kancerklinikoteko, 1987
  • A. D. Duliĉenko, Mezdunarodnye uspomogatel'nye jazyki, Tallinn, Valgus, 1990.
  • R. Haupenthal, "La arkaismoj en Esperanto", Literatura Foiro, n-ro 19, 1973, p. 12-14.
  • P. Peneter, Sekretaj sonetoj (1931), Budapeŝto, Hungara Esperanto-Asocio, 1989 (3a eld.).
  • H. Vatré, Neologisma glosaro, Saarbrücken, Artur E. Iltis, 1989 (3a eld.).
  • G. Waringhien k.a., Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV) (1970), Parizo, Sennacieca Asocio Tutmonda, 1987 (4a eld., kun suplemento).
  • J. Wells, Lingvistikaj aspektoj de Esperanto (1978), Roterdamo, Universala Esperanto-Asocio, 1989 (2a eld.).
  • L. L. Zamenhof, Fundamento de Esperanto (1905), Marmande, Éditions Françaises d'Espéranto, 1963 (9a eld.).

Reveni al la indekso de la lingvaj anguloj