Federación Española de Esperanto

Lingva angulo 17: Falsaj amikoj (IV)

Hodiaŭ ni parolu pri kelkaj falsaj amikoj. Ĉiuj difinoj kaj multaj ekzemploj fontas el Plena Ilustrita Vortaro (PIV).

digna signifas "meritanta respekton": digna socia pozicio, posición social digna; kaj ankaŭ "konscia, ke oni meritas respekton": ŝi montradis tre dignan sintenon, mostraba una actitud muy digna. Sed prefere ne uzu digna anstataŭ inda "meritanta ion": la okazo estas inda je detala priskribo, la ocasión se merece una descripción detallada; li estas inda reĝi, es digno de reinar; "sammerita aŭ samvalora kiel": filo inda je sia patro, un hijo digno de su padre; "merito-plena, honorinda": inda ĉefo, un jefe digno.

Ekzistas ankaŭ degni "bonvoli , konsenti fari, sentigante tamen ian moŝtecan komplezon": la princo apenaŭ degnis rigardi la kampulon, el príncipe apenas se dignó (a) mirar al campesino.

ekzakta signifas "science ĝusta kaj severe preciza": ekzakta kalkulo, cuenta exacta; ekzakta reprodukto, reproducción exacta. Ties hispana ekvivalento exacto estas fakte pli loza, malpli "severa". Niajn eble iom tro oftajn ¡Exacto! kaj ¡Exactamente! redonas fakte Ĝuste!

homo en esperanto neniel montras seksan apartenon. Ĝi signifas "(membro de) genro de mamuloj, karakterizita per vertikala teniĝo, forte evoluinta cerbo kaj parol-kapablo", nome hombre, sed eble pli ĝustus la traduko personaser humano, ĉar hombre (varón) estas viro en esperanto. Se ni diras, ekzemple, la homo elpensis la radon, el hombre inventó la rueda, ni ja ne pensas pri viroj aŭ virinoj, sed parolas ĝenerale pri la specio homo. Same, se ni diras la homoj dancis en la salono, la gente bailaba en el salón (las personas bailaban en el salón), ni principe ne atentas pri seksaj diferencoj (krom se ni kundancas...), sed pri la fakto, ke pluraj (ge)individuoj dancas.

Ni ĵus vidis, ke oni uzas la pluralon homoj por traduki la hispanan gente: estis multaj homoj surstrate, había mucha gente en la calle. Cetere, la esperanta gento, sinonimo de etno, signifas "homa grupo, ne pur-rasa, sed prezentanta tamen socian kaj fizikan koherecon", t.e. etnia.

fiera "konscia pri siaj veraj meritoj kaj virtoj" signifas ĝuste orgulloso: ili fieras pri sia sukceso, están orgullosos de su éxito. Parenca vorto estas orgojlo "tro granda memŝato, ne sufiĉe pravigebla kaj akompanata de malŝato por ĉiu alia", kiu signifas soberbia, arrogancia: li estas tiel orgojla, ke li ne agnoskas vian superecon, es tan soberbio que no reconoce tu superioridad.

1. 1 La lasta oficiala aldono de la Akademio proponas -inter aliaj arbitraĵoj- la formojn Egipto-egiptanoj anstataŭ la tradiciaj Egiptio, Egiptujo-egiptoj. Tiujn formojn mi rigardas André-Albault-ismoj, laŭ la nomo de la akademia prezidinto.

Lingva angulo 16: Paronimoj (III)

Ankaŭ en ĉi Lingva Angulo ni parolu pri paronimoj, t. e. pri vortoj preskaŭ samsonaj kun aliaj, sed sence malsamaj. Ĉiuj difinoj kaj multaj ekzemploj fontas el Plena Ilustrita Vortaro (PIV):

legomo en esperanto ne signifas legumbre, sed verdura, hortaliza: "ĉiu manĝebla ĝardena herbo (escepte de sukaj fruktoj kaj de spicaj herboj)": brasiko, karoto, pizo kaj laktuko estas legomoj, la coliflor, la zanahoria, los guisantes y la lechuga son verduras. La hispana legumbre estas la esperanta legumenaco: fazeolo, kikero kaj lento estas legumenacoj, las judías, los garbanzos y las lentejas son legumbres.

gimnasto estas homo praktikanta gimnastikon, t. e. la "arto pri ekzercado de la korpo per taùgaj movoj, por ĝin plifortigi kaj lertigi". Kutime do gimnastoj gimnastas (aŭ gimnastikas) en gimnastejo per gimnastiloj, los gimnastas hacen gimnasia en el gimnasio con aparatos (de gimnasia). Kia galimatio!

Se gimnastejo estas gimnasio, kion do signifas la esperanta vorto gimnazio? Nu, simple "mezgradan lernejon" en Belgujo, Germanio kaj Ruslando, laŭ PIV. Verdire, mi neniam tre bone komprenis la insiston pri apartaĵoj de kelkaj eŭropaj ŝtatoj en la difinoj de nia aminda vortarego: same pri la PIVa liceo, alia tute ordinara mezlernejo -sed ĉi-foje en Francio kaj Italio! Se ne paroli pri la vorto kolegio, foje supera, foje mezgrada lernejo, eĉ jezuita...

Jen cetere la tuta eduk-serio: vartolernejo (párvulos, jardín de infancia), bazlernejo (escuela de primaria), mezlernejo (instituto de secundaria), altlernejo (escuela universitaria) kaj metilernejo (instituto de formación profesional). Ankoraŭ restas supera lernejo, komerca lernejo, teknika lernejo, politeknika lernejo ktp, kies hispanigoj evidentas.

Fine: kurioze (kaj feliĉe) instituto ne signifas en esperanto "hispana mezlernejo" (fakte PIV avertas "evitinde estas uzi tiun vorton por edukejo"), sed "nomo de diversaj institucioj, precipe uzata pri altlernejoj, aŭ korporacioj sciencaj kaj artistaj": la Pasteŭr-Instituto, el Instituto Pasteur.

pruvi signifas probar, demostrar: pruvi la ekziston de Dio estas neeble, demostrar la existencia de Dios es imposible; akuzi iun senpruve, acusar a alguien sin pruebas; dum provi signifas probar, intentar, poner a prueba, ensayar: provi naĝi, intentar nadar; (sur)provi veston, probar(se) un vestido; provi motoron, poner a prueba un motor; provi medikamenton, ensayar un medicamento; tempo de provado, período de prueba(s). Jen iom stulta sed tre praktika frazo por enkapigi ĉi vortojn: mi provos pruvi, ke mi pravas, intentaré demostrar que tengo razón.

Ĉar mi parolas pri provoj, mi kaptu la okazon por diri, ke intenci "konscie kaj klare ekvoli fari ion en nedifinita tempo" ne signifas intentar, sed tener la intención de, nome: mi intencas akiri por mi bonan labor-postenon, tengo la intención de conseguirme un buen puesto de trabajo; bonintencaj homoj, gente de buenas intenciones; fari ion senintence, hacer algo sin querer. Plej ofte intentar tradukeblas per provi, foje ankaŭ per klopodi: Intentaré llegar antes de las diez, mi provos alveni antaŭ la deka.

Más artículos...