Federación Española de Esperanto

Nia Bulteno

Hispana Española-Federacio publikigas propran gazeton, trimonatan, nomatan "Boletín". Malgraŭ la nomo, preskaŭ ĉiuj artikoloj, krom tiuj oficialaj, estas verkitaj en Esperanto.Boletín de HEF

La revuo estis fondita en 1949, baldaŭ post la kreado de la Federacio, post la parentezo kaŭzita de la interna hispana milito, sed ĝia formo kaj enhavo evoluis dum tiuj ĉi 65 jaroj. Ĝi enhavas ĉefe novaĵojn pri la lingvo kaj la movado, sed ankaŭ beletrajn kaj disvastigajn tekstojn.

Dum la jaroj redaktis la Bultenon kelkaj el la plej gravaj verkistoj el Hispanio, kiel Luis Hernández Lahuerta, Antonio Marco Botella aŭ Miguel Gutiérrez Adúriz. Nuna redaktoro estas Ángel Arquillos López.

Ĉiuj numeroj de Boletín estas alireblaj rete, en nia Bitoteko, krom la lastaj kvar numeroj, rezervitaj por la anoj en la interna spaco de tiu ĉi retejo.

La Federacio komencis antaŭnelonge eldoni retan bultenon, sendatan per retpoŝto al ĉiuj interesitoj. La Bitbulteno estas dulingva, ne havas fiksan periodecon, kvankam ĝi estas elsendata averaĝe unu fojon monate, kaj estas ankaŭ legebla en la reto. Vi povas skribi al Esta dirección de correo electrónico está protegida contra spambots. Usted necesita tener Javascript activado para poder verla. se vi havas intereson ĝin ricevi en via poŝto.

Las cookies nos permiter ofrecer nuestros servicios. Si continuas navegando, aceptas el uso que hacemos de la cookies. --- Kuketoj ebligas al ni oferi niajn servojn. Se vi eniras nian paĝaron, vi akceptas tion.
Para saber más sobre las cookies lea nuestra / por scii pli pri la kuketoj legu nian política de privacidad / protokolon pri privateco .

  Acepto las cookies en este sitio. Mi akceptas la kuketojn.
EU Cookie Directive Module Information