Federación Española de Esperanto

Jam eblas aliĝi al HEF por la jaro 2014

Jam troviĝas en la reto la Aliĝilo al Hispana Esperanto-Federacio por la jaro 2014: http://www.esperanto.es/hef/images/PDF/Inscripcion2014eo.pdf.

Se vi ankoraŭ ne estas ano, vi povas aliĝi en iu ajn momento, sendante la bultenon al la adreso Esta dirección de correo electrónico está protegida contra spambots. Necesita activar JavaScript para visualizarla.. Se vi aliĝas ĝis la 15a de decembro, la Esperanto-Tago, vi ankaŭ ricevos la lastan numeron de 2013 de nia papera bulteno "Boletín".

Ĉijare la Ĝenerala Kunveno de HEF aprobis la kreadon de speciala kotizo por junuloj (malpli ol 30 jaroj), senlaboruloj kaj aliaj personoj kun ekonomiaj malfacilaĵoj. Bv. kontakti la menciitan adreson por koni la detalojn.

HEF estas asocio de volontuloj, kiu bezonas ĉian kunlaboron por antaŭenigi Esperanton. Kelkajn motivojn, kial indas aliĝi al la Federacio, vi trovos en tiu ĉi ligilo. Vi certe estos tre bonvena!