Federación Española de Esperanto

La 76a Hispana Kongreso de Esperanto

Hispana Esperanto-Federacio invitas vin partopreni en la 76a Hispana Kongreso de Esperanto, kiu okazos de la 23a ĝis la 25a de junio, en urbo Teruelo.afisxoHK76e

Dum 2017 la urbo festas la 800-jariĝon de la legendo de la Geamantoj de Teruel, plej fama historie kaj literature. Tial, la moto de la kongreso estas: "Teruelo, urbo de amantoj, amantoj de Esperanto".

La detaloj pri la programo aperos baldaŭ en tiu ĉi paĝo. Kiel kutime ĉe Hispanaj Kongresoj, ĝi estos certe riĉa, el kultura, kleriga, distra kaj turisma vidpunkto. Ni povas jam anonci ke dum la kongreso ni ĝuos la reunuiĝon de la fama grupo Kajto, kiu koncertos kune, post pluraj jaroj, okaze de sia jubileo.

La kongreso memoros ankaŭ la figuron de D-ro Zamenhof, en la 100-a datreveno de lia morto. Kiel grava institucia programero, ni povas anonci jam ke dum la kongreso estos inaŭgurita la Glorieta (placeto) de Esperanto en la urbo.

Oni ankaŭ planas aliajn agadojn en la tagoj antaŭ aŭ post la kongreso mem, por tiuj kiuj povos profiti la vojaĝon por resti pli da tempo en la urbo. Ni planas kurseton kaj turisman viziton por la 22a de junio, kaj kultura seminario la 26an kaj 27an de junio. Pri tio ni plu informos dum venontaj semajnoj.

Jam eblas aliĝi al la kongreso. Oni povas tion fari per tiu ĉi formularo. Ankaŭ eblas deŝuti tiun ĉi pdf-dokumenton, plenigi ĝin, kaj sendi rete al la adreso Esta dirección de correo electrónico está protegida contra spambots. Usted necesita tener Javascript activado para poder verla. aŭ poŝte al la sidejo de Hispana Esperanto-Federacio.

Pliajn utilajn informojn, inklude de transporto, gastigado, ekskursoj, ktp, eblos baldaŭ trovi en tiu ĉi paĝo.

Kaj oni povas plu informiĝi pri la Hispanaj kongresoj de Esperanto kaj spekti iujn videojn pri pasintaj renkontiĝoj en tiu ĉi paĝo.

Las cookies nos permiter ofrecer nuestros servicios. Si continuas navegando, aceptas el uso que hacemos de la cookies. --- Kuketoj ebligas al ni oferi niajn servojn. Se vi eniras nian paĝaron, vi akceptas tion.
Para saber más sobre las cookies lea nuestra / por scii pli pri la kuketoj legu nian política de privacidad / protokolon pri privateco .

  Acepto las cookies en este sitio. Mi akceptas la kuketojn.
EU Cookie Directive Module Information