Federación Española de Esperanto

Detala programo de la Hispana Kongreso kaj la ILEI-Kongreso

KONGRESA PROGRAMO 

77-a HISPANA KONGRESO DE ESPERANTO, 20-22 julio

51-a KONGRESO de ILEI, 21-28 julio

Madrido, 2018

 

LAŬTAGA PROGRAMO

Tempo

Programero

Okazejo

Ĵaŭdo, 19 julio 2018: Antaŭtago

18h00-20h00

Laborkunsido de la ILEI-estraro

Codorniú

18h00-20h30

Ekskurso: La moderna Madrido

 

Vendredo, 20 julio 2018: Alventago Hispana Kongreso

09h30-12h00

Ekskurso: La klerisma Madrido

 

10h00–...

La akceptejo deĵoras: akcepto kaj loĝigo de kongresanoj

Ruiz-Sierra

10h00– 12h00

Laborkunsido de la ILEI-estraro

Codorniú

16h30– 17h30

Renkonto de unuafojaj partoprenantoj en Esperanto-evento

Redondo

17h30 –18h30

Oficiala malfermo de la Hispana Kongreso. Omaĝo al Esperanto-pioniroj. Inaŭguro de ekspozicio

Zamenhof

18h30–19h30  

Inaŭgura prelego: Dennis Keefe, "Madrido kaj Movado dum la Movido: Observoj de naiva, novbakita Esperantisto en la Madrida Esperanto-Liceo (MEL) de 1980 ĝis 1988"

Zamenhof

19h30–20h30  

Prelego: Riccardo Lamperti, "... Unamuno estis volapukisto! Unamuno, Salamanko kaj Esperanto"

Zamenhof

19h30–20h30  

Kunveno de junulara sekcio de HEF

Ada

20h30–22h00

Vespermanĝo, libera tempo

 

22h00–...

Prezento de Madrido kaj de la kongresoj

Régulo

22h00–...

Projekcio de filmo: “Stranga nokto”, kun kolokvo

Redondo

22h00–...

Gufujo

Herrera

Sabato, 21 julio 2018: Komuna tago 1 / Alventago ILEI-kongreso

07h30–09h00

Matenmanĝo

 

08h30–...

La akceptejo deĵoras

Ruiz-Sierra

09h30-12h00

Ekskurso: La beletra Madrido

 

09h30-12h00

Ekskurso: La esenca Madrido

 

10h00-12h00

Ĝenerala kunveno de HEF

Régulo

10h00-12h00

Inaŭguro de foto-ekspozicio "Kroata kultura heredaĵo kaj/en Esperantujo", Marija Belošević

Redondo

12h00–20h00

Libroservo malfermita

Grau

12h00–13h00

Prezento de la kongresoj 2019: Hispana kaj de IFEF

Régulo

12h00–14h00

Kunvenoj de asocioj, grupoj kaj fakoj

 

12h00–13h00

Ateliero pri retejo kaj informadikaj aferoj de HEF

Ada

13h00–14h00

Prelego: Vicente Manzano-Arrondo, “Senpaga utila esplorado aŭ kiel oni gajnis ŝancojn en la Universitato de Sevilo”

Régulo

13h00–14h00

Kunveno de SATeH

Verda Majo

13h00–14h00

Preparkunveno kun prezentontoj de la Lingva Festivalo

Redondo

14h00–15h30

Tagmanĝo

 

15h00

Komenco de la kongreso de ILEI, akcepto de nur-ILEI-kongresanoj

Ruiz-Sierra

15h30–16h30

Publika bonveno. Prezento de la Kongreso kaj la urbo Madrido.

Régulo

15h30–16h30

Prezento de nov-eldonitaj libroj. Miguel Gutiérrez Adúriz: kvara eldono de la vortaro “Amika”

Redondo

16h30–17h30

Festprelego: Ana Manero, "Maruja Mallo: multe pli ol avangarda artistino"

Régulo

16h30–18h00

Kant-ateliero kun Kajto

Redondo

16h30–18h00

Kurso de Esperanto por komencantoj, A. Grente

Ada

16h30–18h00

Hispana eksprese, Alejandro Pareja

Verda Majo

17h30–18h30

Prezento de nov-eldonitaj libroj. Miguel Fernández: "Ha, Karmela!" kaj "Rev-ene"

Régulo

18h30–19h30

Prezento de nov-eldonitaj libroj. Jorge Camacho: "Palestino strangolata" kaj "Brulvunde"

Régulo

18h00–19h30

Libera prezentado de eventoj kaj asocioj

Redondo

18h30–19h30

Kunveno de la hispana sekcio de ILEI

Ada

19h30–22h00

Interkona frandvespero

Ĝardeno

22h00–...

Koncerto de Kaj Tiel Plu

Sportejo

23h00–...

Gufujo

Herrera

Dimanĉo, 22 julio 2018: Komuna tago 2

07h30–09h00

Matenmanĝo

 

08h30–...

La akceptejo deĵoras

Ruiz-Sierra

08h30–09h00

Malstreĉiĝo

Kongresejo

09h00–14h00

Ekskurso al Alcalá de Henares

 

10h00–14h00

Alternativaj turismaj vizitoj en Madrido

 

09h00–11h00

Kuncerbumado pri la revuo de ILEI “Juna Amiko”

 

09h00–11h00

E-kurso por komencantoj, A. Grente

Ada

10h30–13h30

AMO-seminario (kulturo. D. Charters, C. Lee, M. Grosjean)

Redondo

11h00–13h30

Komenco de E-Instruista Trejnado (EIT) K. Kovats

Cseh

14h00–16h00

Komuna bankedo

 

16h30–20h30

Lingva festivalo laŭ aparta programo afiŝota     

Pluraj ejoj

20h30–22h00

Vespermanĝo, libera tempo

 

22h00–23h00

Aŭkcio

Adiaŭo kaj fermo de la Hispana Kongreso

Régulo

22h00–...

Nokta programo: junulara programo, amikumejo, ...

Herrera

Lundo, 23 julio 2018 - Inaŭgura tago de ILEI

07h30–09h00

Matenmanĝo

 

08h30–...

La akceptejo deĵoras

Inglada

09h30-10h00

Akcepto de Kongresanoj kaj gastoj

UNED, Filologia Fakultato

10h00-11h00

Solena malfermo   

Zamenhof

11h00-11h30

Festprelego: “La eduka modelo de UNED”, Manuel Pancorbo Castro

Zamenhof

11h30-12h00

Komuna fotado, kafo

 

12h00-13h00

Kongresa temo: enkonduka prelego de Mireille Grosjean

Zamenhof

12h00-13h30

E-kurso por komencantoj

Sekelj

12h00-13h30

Hispana eksprese

Dazzini

14h00–15h30

Tagmanĝo

 

15h30–16h30

Irina Gonĉarova: Baza E-kurso "Faru la Rondon!": sekretoj de sukcesintoj

Pintado

15h30–16h30

Babilado kun Jorge Camacho pri verkado (kaj tradukado) en Esperanto

Dazzini

16h30–17h30

Dennis Keefe: UNESKO-Kuriero en niaj esperantaj klasĉambroj: …

Dazzini

16h30–17h30

Lida Elbakjan pri la armena kultura heredaĵo

Pintado

15h30–17h30

Komitatkunsido

Sekelj

17h30–18h00  

Kafpaŭzo

 

18h30–20h00

Nacia vespero

Zamenhof

20h30–22h00

Vespermanĝo, libera tempo

 

22h00–...

Nokta programo: junulara programo, amikumejo, ...

Herrera

Mardo, 24 julio 2018

07h30–09h00

Matenmanĝo

 

09h00–13h30

Komitatkunsido

Sekelj

09h00–10h00

Alex Humet pri lingvoj en Hispanio kaj specife pri la kataluna lingvo

Pintado

09h00–11h00

E-kurso por komencantoj

Dazzini

12h30–13h00

Hispana eksprese

Dazzini

09h30–11h00

Vizito al la Instituto de Kultura Heredajho - la unua grupo

 

11h00–11h30

Kafpaŭzo

 

10h00–11h00

Ruben Fernandez Asensio pri la katalunaj Esperanto-bibliotekoj

Pintado

11h30–12h30

Irina Gonĉarova: Esperanto-Poŝtkruciĝo kiel vojeto en kaj al Esperantujo

Pintado

11h30–13h00

Vizito al la Instituto de Kultura Heredajho - la dua grupo

 

12h30–13h30

Yasuo Tabuchi pri E-instruado kadre de Oomoto

Pintado

14h00–15h30

Tagmanĝo

 

15h30–20h30

EIT, K. Kovats

Dazzini

15h30–16h30

Duncan Charters pri Al Andalus

Sekelj

16h30–17h30

Dennis Keefe pri Esperanto-Plaĝo: de revo al realiĝo en Hispanio, 2019

Sekelj

17h00–20h00  

¡No pasarán! Promeno tra la scenaro de la Batalo de Madrido:

  • Enkonduka prelego pri la Hispana Interna Milito, J. A. del Barrio
  • Promeno en Parko Okcidento kaj Moncloa
  • Omaĝo al Miguel Hernández (ĉe ties statuo en Parko), aranĝas Miguel Fernández kaj gvidas kun Ana Manero
  • Promeno al Parko de Debod kaj Placo de Hispanio

Pintado

kaj eksteraj lokoj

17h00-20h00

AMO-seminario (eksteraj rilatoj, Spano, Cuffez, Kaminski, Grosjean)

Szerdahelyi

17h30–18h00  

Kafpaŭzo

 

18h00–20h30  

E-kurso por progresantoj

Pintado

18h00–18h45

Stefan MacGill pri AMO-seminarioj

Sekelj

18h45–19h30

Marija Jerkovic pri Esperantonimoj

Sekelj

19h30–20h30

Rob Moerbeek pri lingvaj esplorendaĵoj

Sekelj

20h30–22h00  

Vespermanĝo, libera tempo

 

22h00–...

Koncerto de Kajto

Baghy

Merkredo, 25 julio 2018: Ekskursa tago

09h00-19h00

Ekskursoj (2, Toledo kaj Segovio).

 

09h30-12h00

Ekskurso: La esenca Madrido

 

09h30–20h30

Alternativa programo por neekskursantoj.

 

18h00-20h30

Ekskurso: La beletra Madrido

 

20h30–22h00  

Vespermanĝo, libera tempo

 

22h00–...

Spektaklo Vivu la Teatro! kun Miguel Fernández

Baghy

Ĵaŭdo, 26 julio 2018: Simpozia tago

07h30–09h00

Matenmanĝo

 

08h30–09h30

Akcepto de simpozianoj

Inglada

09h30–19h30

Simpozio. La simpozia programo en aparta tabelo

Szerdahelyi

09h30–12h00

Ekskurso: La klerisma Madrido

 

09h00–11h00 

EIT, K. Kovats

Dazzini

09h00–11h00

E-kurso por komencantoj

Sekelj

11h00–11h30

Kafpaŭzo

 

12h30–13h00

Hispana eksprese

Sekelj

12h30–13h00

E-kurso por progresantoj

Dazzini

14h00–15h30

Tagmanĝo

 

15h30–16h00

Aŭrora Bute: Constantin Brâncuși, pioniro de modernismo en la skulptarto

Pintado

16h00–19h00

Komitatkunsido

Sekelj

16h00–17h00

D. Keefe: Sukcesa modelo de Esperanto-instruado en la Seula Esperanto-Kulturcentro

Pintado

15h30–16h30

D. Ŝevĉenko, A. Striganova: Esperanto en Rusia universitato de amikeco inter la popoloj (RUDN)

Dazzini

16h30–17h30

 

Ite Tytgat pri kultura influo en la laboro de sciencistoj (konfirminda)

Dazzini

17h30–18h00  

Kafpaŭzo

 

18h00–19h00

Lola Perez Perez pri Guardamaro

Dazzini

20h00–22h00

Kongresa Bankedo

 

20h30–22h00  

Vespermanĝo, libera tempo

 

22h00–...

Promeno "Bohemia nokto" sur stratoj de la malnova Madrido kun Miguel Fernández

 

22h00–...

Nokta programo: junulara programo, amikumejo, ...

 

Vendredo, 27 julio 2018: Konkluda tago

07h30–09h00

Matenmanĝo

 

09h00–11h00 

EIT, K. Kovats

Dazzini

09h00–11h00

E-kurso por komencantoj

Sekelj

09h00–10h00

Trifoi pri rumana popola kulturo

Pintado

09h30-12h00

Ekskurso: La moderna Madrido

 

09h30–13h30

Simpozio -aparta programo

Szerdahelyi

10h00–11h00

D. Keefe: La teorioj de Houle kaj Boshier pri plenkreskula lernado kaj ilia aplikado al ĉeestaj kaj virtualaj kursoj en Esperantujo

Pintado

11h00–11h30

Kafpaŭzo

 

12h30–13h00

E-kurso por progresantoj

Dazzini

11h30–12h30

Prezento de la libro "Tagoj kaj Ruinoj" - Miguel Fernández kun enkonduko de Pedro Sanz

Pintado

11h30–12h30

Adjévi Adjé kaj Jérémie Sabiyumva pri afrika kulturo en la E-movado 

Pintado

12h30–13h30

Guttierez Maritza kaj Guttierez Ariadna  pri la kuba kulturo en la E-movado 

Pintado

14h00–15h30

Tagmanĝo

 

15h30–16h30

Prezento de la kongres-lando kaj -urbo de ILEI en 2019

 

16h30–17h30

Prezento de la nova Estraro de ILEI.

ILEI-estraranoj kaj komitatanoj respondas.

 

17h30–18h00  

Kafpaŭzo

 

18h30–20h00

 

Ĝenerala Kongresa debato, kongresaj konkludoj kaj aliaj konkludaj aktivaĵoj

 

20h30–22h00  

Vespermanĝo, libera tempo

 

22h00–...

Internacia adiaŭa vespero

 

Sabato, 28 julio 2018: Forirtago

Post matenmanĝo

Adiaŭoj, forveturo al Lisbono por UK

 

SPACOJ KAJ SALONOJ

Studenthejmo Teresa de Jesús

Spaco Ruiz-Sierra: Akceptejo, en teretaĝo

Salono Régulo: Teatra salono

Salono Redondo: Konferencsalono, 1a etaĝo

Salono Ada: Klasĉambro en 1a etaĝo

Salono Verda Majo: Klasĉambro en 1a etaĝo

Spaco Grau: Klasĉambro en teretaĝo, kunvenejo kaj libroservo

Salono Codorniu: Kunvenejo en teretaĝo

Spaco Cortezo: Ĝardeno - spaco 1

Spaco Mangada: Ĝardeno - spaco 2

Spaco Figuerola: Ripozejo en teretaĝo

Spaco Herrera: Ripozejo en 1a etaĝo

Studenthejmo Covarrubias

Salono Baghy: Teatra salono

Salono Cseh: Klasĉambro en malsupra etaĝo

Uned, Fakultato De Homsciencoj

Salono Zamenhof: Granda salono - aŭditorio

Salono Szerdahelyi: Klasĉambro - Sala A

Salono Pintado: Klasĉambro - Sala B

Salono Dazzini: Klasĉambro - Sala de grados

Salono Sekelj: Klasĉambro - Sala 2

Spaco Inglada: Halo

 

 

 

Kiel alveni al la madridaj kongresoj

Jen informoj pri la partoprenantoj en la Hispana Kongreso de Esperanto kaj 51-a Kongreso de ILEI, en Madrido fine de julio.

La kongresoj okazos en du malsamaj konstruaĵoj, tre proksimaj inter si, en la universitata areo (t.n. “Ciudad Universitaria”) de la urbo.

La ĉefa sidejo de la Hispana Kongreso, kie situos la akceptejo, estos la universitata rezidejo “Colegio Mayor Teresa de Jesús”, apartenanta al la komplekso de rezidejoj de la Universitato Complutense de Madrid. Temas pri grupo de kvar rezidejoj, organize sendependaj sed situantaj en la sama barita areo kaj kun kelkaj komunaj servoj. En alia el la rezidejoj, C.M. Diego de Covarrubias, okazos iuj programeroj. En ambaŭ povos gasti kongresanoj. La oficiala adreso de la rezidejoj estas Avenida (avenuo) Séneca, n. 12. Tamen, la enirejo troviĝas en strato Obispo Trejo, apud strato Martín Fierro.

Inaŭguro kaj plejmulto de la programeroj de la kongreso de ILEI okazos en la Fakultato pri Humanecaj Fakoj (“Facultad de Humanidades”) de la Nacia Universitato por Ne-Ĉeesta Edukado (konata kiel UNED), kiu estas la plej granda universitato de Hispanio laŭ nombro da studentoj. La adreso estas strato Senda del Rey, 7.

Ambaŭ kongresejoj troviĝas tre proksime inter si, je 3-minuta promenado.

Kiel alveni

La kongresejoj situas en la okcidenta parto de la urbo, proksime en la centro sed en iom aparta areo, ĉirkaŭita de parkoj (plej granda estas “Parque del Oeste”, Parko de la Okcidento) kaj arboj.

Se vi venas per aŭto, fiksu kiel koordinatoj 40º26’09’’N kaj 3º43’51’’O (40.435975, -3.730861). La kongresejoj situas proksime de la urba aŭtoŝoseo M-30, elirejo “Puente de los Franceses”. Ekzistas parkejo libera en la rezidejo mem (enirejo per strato Obispo Trejo). Se escepte ĝi estus plena, eblas parki senprobleme kaj senkoste en proksimaj stratoj.

La plej komforta maniero alveni estas per metroo. La madrida sistema de metro estas komforta kaj fidinda. La plej proksima metrostacio estas “Moncloa” (elp. Monkloa), kie ankaŭ haltas multaj urbaj kaj eksterurbaj aŭtobusoj. El tie mallonga promenado kiu parte trairas parkon alvenas al la kongresejo per promenado 12-minuta. La dua plej proksima metrostacio estas “Príncipe Pío”, kiu povas esti pli konvena depende de via loĝloko; la promenado tamen estas iom pli longa, de ĉ. 25 minutoj.

 

Eblas veni el ambaŭ metrohaltejoj per urba aŭtobuso 46, kiu haltas tute apud ambaŭ kongresejoj. La aŭtobuso komencas sian vojon en Moncloa, haltas apud la kongresejo en haltejo numero 2414, strato Martín Fierro. Ĝi daŭrigas sian vojon al Príncipe Pío, kaj poste ĝis la centro de la urbo (Placo de Hispanio, strato Gran Vía) ĝis metrostacio Sevilla en strato Alcalá. Ankaŭ de Moncloa alvenas linioj 160 kaj 161, malpli oftaj. Ĉe la reveno la haltejo troviĝas en strato Obispo Trejo.

(mapo de transportoj; akceptejo-rezidejo estas markita per verda cirklo, UNED-kongresejo per blua)

Ekzistas ankaŭ sistemo de urbaj trajnoj, t.n. “Cercanías”, kiu donas servon al la regiono, kaj foje taŭgas ankaŭ por enurbaj vojaĝoj, kun malsamaj prezoj kaj biletoj. Plej proksima stacio de tiu sistemo estas Príncipe Pío.

La flughaveno troviĝas en kvartalo Barajas (elp. Baraĥas), kaj ĝia kompleta oficiala nomo estas “Aeropuerto Adolfo Suárez Madrid-Barajas”. Se oni alvenas al la flughaveno, la plej konvena maniero veni al la centro estas la metroo. Atentu ke vojaĝo el la flughaveno postulas suplementan bileton (pri tio vidu poste). Oni prenas la linion 8 ĝis la centro. Por alveni al la kongresejo, plej rapida maniero estas ŝanĝi linion en la lasta stacio “Nuevos Ministerios”, por preni la linion 6 ĝis Moncloa. Atentu ke la ŝanĝo en tiu stacio estas aparte longa kaj eble iom konfuziga, ĉar la linio 6 estas cirkla kaj oni devas atenti la plej konvenan direkton.

Se oni alvenas per trajno, ekzistas du eblaj stacioj por longaj distancoj, “Chamartín” kaj “Atocha”. Por longdistancaj aŭtobusoj ekzistas pluraj eblaj stacioj. Ĉiuj estas komunikitaj per metroo.

Ankaŭ eblas veni per taksio. La oficialaj taksioj estas klare markitaj kaj havas oficialajn haltejojn en flughaveno kaj stacioj. El la flughaveno estas fiksa prezo ĝis la urba areo, kaj do ne necesas zorgi pri misaj direktoj.

Biletoj

Por uzi la metroon oni devas aĉeti karton (prezo 2,50 eŭroj), kiun oni poste plenigas por individuaj vojaĝoj, kies normala prezo por la urba areo varias de 1,50 ĝis 2,00 eŭroj laŭ la nombro da stacioj. Eblas ŝarĝi 10 vojaĝojn kun rabatita prezo (12,20 eŭroj sendepende de la nombro da stacioj). Tiu sama karto kaj sistemo validas ankaŭ por la urbaj aŭtobusoj. La kartoj estas aĉeteblaj en la metrostacioj, kaj eblas pagi per monbiletoj aŭ per monkarto.

Pli detalajn informojn pri la metrosistemo eblas legi en aparta paĝo.simbolo de la metroo de Madrido

Eblas aĉeti turisman karton (“Tarjeta turística”), kun senlima nombro da vojaĝoj en la tago. Ekzistas kartoj normalaj kaj porinfanaj (ĝis 11 jaroj). Oni povas aĉeti kartojn por  1, 2, 3, 5 aŭ 7 naturaj tagoj, ekde la unua uzo. La prezo en la centra areo por plenkreskuloj estas : 8,40 € (1 tago), 14,20 € (2), 18,40 € (3), 26,80€ (5), 35,40€ (7). Por infanoj la prezo estas la duono, kaj ankaŭ ekzistas variantoj por pli ampleksaj trafikrimedoj.

Ekzistas privataj kompanioj de turismaj aŭtobusoj, kun propraj prezoj.

Vojaĝi per la metroo en Madrido

VOJAĜI PER LA MADRIDA METROO (www.metromadrid.es)

Biletoj estas elektronikaj kaj por uzi ilin oni devas unue akiri karteton, kiun oni pagas aparte nur la unuan fojon. Ili validas ankaŭ por la urbaj busoj.

Infanoj malpli ol 4-jaraĝaj vojaĝas senpage.

TARIFOJ (resumo)

Por vojaĝi en Zono-A (tio ekskludas la periferion): https://www.metromadrid.es/es/viaja_en_metro/Tarifasybilletes/billetes/contenido02.html

  • unuopa vojaĝbileto (inter 1,50 kaj 2 €, depende de la itinero)
  • 10-vojaĝa bileto (12,20 €)

 Por vojaĝi el/al Flughaveno (Linio 8):

La flughaveno estas ene de Zono-A sed havas suplementon.

https://www.metromadrid.es/es/viaja_en_metro/Tarifasybilletes/billetes/contenido07.html

  • unuopa vojaĝbileto (Zono-A) + flughavena suplemento (inter 4,50 kaj 5 €, depende de la itinero)
  • flughavena suplemento (se oni akiris 10-vojaĝan bileton) (3 € por ĉiu vojaĝo)

Grava rimarko: ĉi bileto utilas nur por la tago de ĝia akiro.

KARTOJ

Multi-karto (Tarjeta multi):

https://www.metromadrid.es/es/viaja_en_metro/Tarifasybilletes/Tajeta_Multi/index.html

Nepersona (ĝi povas esti kundividita)

Kosto de la karto: 2,50 €

En ĝi oni povas ŝargi:

  • biletojn por unuopaj vojaĝoj (inter 1,50 kaj 2 €, depende de la itinero)
  • 10 vojaĝajn biletojn (12,20 €)
  • Turismajn biletojn

Turisma karto (Tarjeta turística):

https://www.metromadrid.es/es/viaja_en_metro/Tarifasybilletes/abonos/contenido02.html

Persona. Por akiri ĝin oni devas prezenti oficialan dokumenton (DNI, pasporton…)

Valida por ĉiuj publikaj transportoj de la Madrida Komunumo, inkluzive de la enurba fervoj-servo de la koncerna areo.

Sen limoj de vojaĝoj ene de la valida periodo.

Depende de la uzanto, ekzitas du tipoj (normala kaj infanaj); depende de daŭro, ekzistas 6 tipoj; depende de la uzebla areo, ekzistas 2 tipoj. Jen la diversaj tarifoj (Prezo en €):

 

Zono/

tagoj

Zono A (madrida municipo)

Zono T (cetero)

1 tago

2 tagoj

3 tagoj

4 tagoj

5 tagoj

7 tagoj

1 tago

2 tagoj

3 tagoj

4 tagoj

5 tagoj

7 tagoj

Normala

8,40

14,20

18,40

22,60

26,80

35,40

17

28,40

35,40

43

50,80

70,80

Infana

malpli ol 11-jaraj --> rabato je 50%

 

Kun turisma karto ne necesas pagi suplementon por la flughaveno.

 

METROA MAPO:

https://www.metromadrid.es/es/viaja_en_metro/red_de_metro/planos/index.html

TARIFAJ AREOJ:

http://crtm.es/billetes-y-tarifas/zonas-tarifarias.aspx?zonaTarifaM=A

TURISMA PLANO:

https://www.metromadrid.es/export/sites/metro/comun/documentos/planos/PlanoMetroTurInterior.pdf

TURISMA BROŜURO:

http://crtm.es/media/10991/ABONO_TURISTICO_Informacion.pdf

METROAJ MUZEOJ:

https://www.metromadrid.es/es/viaja_en_metro/Anden_0_y_museos_suburbanos/Museos_suburbanos/index.html

30 (±1) kialoj por viziti Madridon

Madrido elstaras pro sia kulturaj kaj distraj ebloj, per kiuj vi povas okupiĝi el la frumateno ĝis la sekvanta taĝiĝo. Vi povas komenci la tagon matenmanĝante en iu historia loko, kaj fini ĝin per flamenka vespero. Sed inter ambaŭ ekzistas tuta universo de ebloj. Tiom multaj ke, se via vizito estas nedaŭra, vi devos konsideri la eblon resti pli longe en Madrido... aŭ reveni. Ni priskribos 30 aktivaĵojn kiujn vi nepre devas travivi dum via restado en nia ĉefurbo, kvankam ekzistas multaj pliaj. Kiam vi faros iun el ili, marku per ikso ĝian kadron. Kaj kiam vi estos ĝuinta ĉiujn... Gratulon! Vi estos vera madridano.

1. Bicikli laŭ Madrid Río

<M> PRÍNCIPE PIO, LEGAZPI

Aŭ rul-gliti. Aŭ piediri, tute simple. La nova parko de Madrido, ĉe la rivero Manzanares, estas sinsekvo de park-areo, ludejoj kaj pontoj kiuj estas niatempaj artaĵoj. En Madrid Río estas eĉ plaĝo!

2. Promenadoj por aŭskulti kaj lerni

<M> SOL

Lernu kie loĝis Cervantes kaj kiu reĝo staras surĉevale en la Plaza Mayor; aŭskulti fantom-rakontoj... Originale kaj distre, la Oficialaj Gvidataj Vizitoj de Madrid Destino proponas vin koni la urbon el nova vidpunkto.

3. Kafej-terasoj en La Latina

<M> LA LATINA

Kaj ne nur por gustumi apetitigaĵon aŭ tapas. Ankaŭ por sunumi sin, eĉ dum la vintro. La plej tipa kvartalo en Madrido posedas ankaŭ placojn kaj sekretajn ĝardenojn kie eblas malstreĉiĝi kaj forkuri la amasbruon de la urbo.

4. Aĉeti antkivaĵojn ĉe El Rastro

<M> LA LATINA, PUERTA DE TOLEDO

La plej fama surstrata bazaro en Madrido funkcias nur la dimanĉojn kaj festotagojn matene; sed la brokantejoj kaj antikvaĵ-vendejoj en la kvartalo malfermas ĉiutage. Iu trezoro ĉiam atendas vin.

5. Rendevui kaj tagmanĝi en bazaro

<M> SOL, CHUECA

La Mercado de San Miguel, apud Plaza Mayor, kaj la Mercado de San Antón, en la kvartalo Chueca, estas pli ol vendejoj kie oni povas aĉeti manĝ-provizojn. Ili estas veraj renkontejoj kie oni povas kafumi, trinki kaj gustumi surloke la plej allogajn kaj freŝajn produktojn. Ĉu vi deziras ostrojn kaj ĉampanon?

6. La horo de la ŝanĝo de la gvardio

<M> ÓPERA

La lancistoj kaj halebardistoj marŝas je la sono de fifroj kaj tamburoj dum la Solena Ŝanĝo de la Reĝa Gvardio, kiu okazas antaŭ la Reĝa Palaco la unuan merkredon de ĉiu monato, se la vetero kaj la oficialaj ceremonio ne malhelpas ĝin. En ĝi partoprenas entute 400 homoj kaj 100 ĉevaloj.

7. Kio estas la mistero de Las Meninas?

<M> ATOCHA, BANCO DE ESPAÑA

Se vi volas klarigi la enigmojn kaj sekretojn kaŝitajn ĉe la ĉefverko de Velázquez, vi devas ripoze ekzameni la pentraĵon ĉe la Museo del Prado. Ĝi loĝas tie kun aliaj verkoj de elstaraj pentristoj kiel Goya, Tiziano, Rafaelo, Rubens kaj Bosch.

8. Historia leciono ĉe la Arta Promenejo

<M> ATOCHA, BANCO DE ESPAÑA

Laŭ ties du kilometroj oni eblas esplori la tutan historion de la okcidenta pentrarto. Granda kultura avenuo por vojaĝi el la Ĝardeno de la Delicoj fare de Bosch (Museo del Prado) ĝis la Hotelĉambro de Edward Hopper (Museo Thyssen-Bornemisza) kaj fini antaŭ la Gernica de Picasso (Museo Reina Sofía).

9. Vagadi tra la Madrid de los Austrias (Habsburga Madrido)

<M> SOL, ÓPERA, LA LATINA

Palacoj, monaĥejoj, barok-stilaj preĝejoj... sed, ĉefe, ĉarmaj anguloj. La plej historia kvartalo de Madrido, en la urbocentro, estas la plej bona loko por vagadi hazarde. Centjaraj butikoj kaj metiejoj kolorigas ĝiajn stratojn.

10. Boat-promeni en la parko El Retiro

<M> RETIRO

Ĉi tie estas faliĝinta anĝelo, kristala palaco, antikva bovin-stalo kaj preskaŭ 400-jaraĝa ahŭehŭeto kiu estas la plej aĝa arbo en Madrido. Estas ĉiam plezure promeni laŭ la padoj de la parko, vera verda pulmo de la urbo. Kaj ne forgesu remi ĉe ĝia lageto.

11. Lerni la hispanan dum oni tapumas

Madrido estas ideala loko por eksterlandanoj kiu volas praktiki la hispanan. Ĉi tie oni troviĝas la sidejoj de la Reĝa Akademio de Hispana Lingvo kaj de la Instituto Cervantes. Sed la plej interesaj konversacioj okazas spontane, ĉe iu ajn trinkejo.

12. Boletigita cocido

Oni manĝas unue la supon. Poste, la kikerojn kaj la legomojn. Kaj fine la viandon. La madrida cocido (stufaĵo) oni prezentas du- aŭ tri-plade, kaj ĝi estas la ĉefa specialaĵo de la loka kuirarto. Ĝi estas ĉiam trovebla ĉe la menuo de la tradiciaj restoracioj.

13. Ŝanĝi vian stilon en Malasaña kaj Triball

<M> GRAN VÍA, TRIBUNAL

Gajaj, amuzaj, originalaj, eĉ iom oldmodaj vestoj. Ĉe ĉi du lastmodaj kvartaloj, kelkajn paŝojn el Gran Vía, troviĝas malgrandaj kaj originalaj butiketoj. La centra vojo estas la strato Fuencarral.

14. Butikumi en la kvartalo Salamanca

<M> SERRANO, GOYA, VELÁZQUEZ

Granda defilejo de la modo: tia estas la strato Serrano kaj la apudaj. Ŝuvendejoj, juvelistoj kaj famaj modistoj eksponas siajn rafinitajn kreaĵojn en tentaj montrofenestroj.

15. Nokto en operejo

<M> ÓPERA

La madrida Teatro Real estas unu el la gravaj scenejoj de Europo, kaj ĝi havas unuaranĝan programon dum la tuta jaro kun la partopreno de la plej elstaraj kantistoj de la muzikmondo. Eblas ankaŭ fari gvidatajn viziton al ĉi tiu granda templo de opero.

16. Beletraj spuroj

<M> SEVILLA, ANTÓN MARTÍN

Ĉu ne veras, anĝelino de amo? La versoj de José Zorrilla, aŭtoro de Don Juan Tenorio, akompanas nin en la Barrio de las Letras (Kvartalo de Beletroj), kie citaĵoj de elstaraj verkistoj kiel Cervantes, Quevedo kaj Góngora kiuj iam loĝis tie estas gravuritaj en la trotuaroj.

17. Domoj kiuj estas muzeoj

La domo kiu loĝis Lope de Vega (<M> ANTÓN MARTÍN) havas ĝardeneton kaj ĉambrojn kun 17-jarcenta meblaro. Tiu de Joaquín Sorolla (<M> IGLESIA), belegan ĝardenon kaj la ateliero kie la artisto verkis kelkajn el siaj plej gravaj pentraĵojn. Ili estas malgrandaj kaj intimaj muzeoj, kiel Cerralbo (<M> PLAZA DE ESPAÑA), Lázaro Galdiano (<M> RUBÉN DARÍO) aŭ Romanticismo (Romantika Muzeo) (<M> TRIBUNAL), en antikvaj palacetoj.

18. Subteni la oblikvajn turojn

<M> PLAZA DE CASTILLA

Ili troviĝas en Plaza de Castilla, kaj ili estas era kina simbolo. Kaj oni nepre devas kunporti memoraĵon: eble truk-foto ŝajnigante ke vi subtenas ilin per viaj manoj.

19. Kiel aplaŭdi goalon

<M> SANTIAGO BERNABÉU, PIRÁMIDES

Spekti futbalmaĉon en la stadiono Santiago Bernabeu, de la klubo Real Madrid, aŭ en Vicente Calderón, tiu de Atlético de Madrid, povas esti senegala travivaĵo, kaj eblas kompletigi ĝin per vizito al la muzeoj de la kluboj.

20. La plej bonaj panoramoj

Estas malfacile rezisti la emon rigardi la urbon el alta vidpunkto. La observejoj de CentroCentro (<M> BANCO DE ESPAÑA) kaj la Círculo de Bellas Artes (<M> SEVILLA) havas ankaŭ restoraciojn kaj trinkejoj. En Madrido oni ĉiam devas rigardi supren: kelkaj hoteloj posedas tre vivplenajn terasojn en sia lasta etaĝo.

21. Vesperiĝo ĉe la Templo de Debod

<M> PLAZA DE ESPAÑA

Ĉi tiu templo, konstruita en Malsupra Nubio dum la 2a jarcento a. K., estis donacita de Egipto al Hispanio pro ties helpo kun savado de monumentoj dum la konstruado de la akvo-rezervujo Asuan. Ĉi tie oni povas ĝui la plej belan vesperiĝo en la urbo, kun la Guadarrama montaro kiel fono,

22. Flamenko vesperoj

Flamenko muziko estis Nemateria Kultura Heredaĵo de la Homaro, kaj Madrido estas ĝia monda ĉefurbo. Flamenco dancoj kaj kantoj estas pura emocio, akraj sentoj kiuj tremigas la spektantojn kaj la aŭskultantojn. La urbo estas plena je flamenkejoj kie vi povos travivi neforgeseblan nokton inter quejíos kaj soleás. Ĉi tio estas arto.

23. Admiri la povon de la tore-taŭroj

<M> VENTAS

La virbovbatalejo de Las Ventas estas la plej elstara en la mondo. Oni diras ke ĝia publiko estas la plej strikta. Ĉiu ambicia toreisto revas sukcesi en las Ventas kaj esti portita surŝultre triumfe tra la granda pordego.

24. Serĉi la kilometron 0 en Puerta del Sol

<M> SOL

La plej centra kaj frekventata placo en Madrido havas eminentajn loĝantoj, kiel la Urso kaj la Arbuto; sed oni devas serĉi subpiede. Ŝildo en trotuaro indikas la precizan starpunkto de la ses hispanaj radiaj aŭtovojoj. Jen helpo: ĝi estas antaŭ la Real Casa de Correos.

25. Danci ĝismatene en Chueca

<M> CHUECA

La kvartalo Chueca estas diversa, kosmopolita, tolerema, centro de la GLAT movado (gejoj, lesboj, ambaŭseksemaj kaj transgenruloj) kaj de Geja Fiero festoj, kiuj okazas komence de julio. Ties noktokluboj, gajaj kaj amuzaj, estas taŭgaj lokoj por plidaŭrigi la nokton.

26. Kalmar-sandviĉo en Plaza Mayor

<M> SOL

Nenio estas pli tipe madrida! Kaj ĉirkau la placo estas multaj trinkejoj kie oni povas sekvi plenumi tiun bongustan kutimon. Ne malbone por urbo sen marbordo!

27. Foto kun Donkiĥoto

<M> PLAZA DE ESPAÑA

La Kavaliro de la Trista Mieno kaj sia fidela ŝildisto, Ŝanĉo Panza, estas la plej fotitaj roluloj en la monumento al Miguel de Cervantes en Plaza de España. Bildo kun ili estos belega memoraĵo.

28. Jen la spektakloj!

<M> GRAN VÍA, CALLAO, PLAZA DE ESPAÑA

La centjara madrida Gran Vía estas la granda avenuo de spektakloj. Ĝiaj teatrejoj proponas dum la tuta jaro muzikajn komediojn kaj aliaj nepre videndajn teatraĵojn. En Madrido ĉiam atendas nin interesaj spektaklojn.

29. Ĉokolado kaj benjetoj

Kiel tagmanĝo, kolaziono aŭ post longa festa nokto. Neniu rajtas nomi sin vera madridano se li neniam gustumis ĝin. Tiu tradicio datumas de la 19a jarcento.

30. Kaj ĝis ni manĝos la vinberoj...

<M> SOL

Ĉiun 31an de decembro tuta Hispanio atendas la alvenon de la nova jaro antaŭ la turhorloĝo de Puerta del Sol. Je la 12a nokte, oni devas gluti po unu vinbero ĉe ĉiu sonorilbato. Tradicia rito por altiri bonŝancon kaj ion deziri. Ĉu eble la deziro estos reveni al Madrido?

NOTO: La antaŭaj 30 kialoj estas propono de la institucio por turismo de la Urbodomo de Madrido, tradukita al Esperanto. Se iu el ili vin ne konvinkas aŭ al vi ne plaĉas, ni havas alternativon:

31. Esperantumi en Madrido

<M> SAN BERNARDO

La Esperanto-aktivado estas riĉa kaj mojosa. Kunvenoj en la sidejo de Madrida Esperanto-Liceo, kunvenoj en kafejoj, organizado de eventoj kaj renkontiĝoj. Ni ĝojas ĉe akceptado de vizitantoj el aliaj partoj de la mondo. Venu al Madrido, kaj ĝuu la verdan vivon!

Elŝutu la dosieron en pdf, kun fotoj en tiu ĉi ligilo

Alcalá de Henares

Alcalá de Henares, Homara Heredaĵo

NOTO: Tiu ĉi teksto estis publikigita en la internacia lingvo por la 64-a Hispana Kongreso de Esperanto okazinta en Alcalá de Henares en 2005, en la jaro de la 4-a datreveno de la publikigo de la unua aprto de Don Quijote de La Mancha. Oni republikigas ĝin senŝanĝe okaze de la ekskurso al tiu urbo dum la 77-a Hispana Kongreso kaj 51-a ILEI-Kongreso en Madrido en 2018.

La urbo Alcalá de Henares, naskiĝloko de Miguel de Cervantes, estas deklarita Homara Heredaĵo de UNESCO en decembro de 1998, tiel agnoskante ties econ esti “unua universitata urbo planita por esti tia” el ĉiuj ekzistantaj en la mondo. Tiu ĉi deklaracio de UNESCO rilatas ne nur la histori-monumentan heredaĵon de Alcalá, sed ankaŭ la trascendan kulturan signifon kiun la urbo ekhavis de kiam kardinalo Cisneros fondis la Universidad Complutense (universitato de Alcalá) je 1499.

En sia deklaracio, UNESCO intence mencias la universitaton kaj la historian areon de Alcalá de Henares, urbaĵoj disvolvitaj ekde mezepoko, kie tolereme kunvivis judoj, islamanoj kaj kristanoj. Arto kaj kulturo dum Renesanco kaj Ora Jarcento multe vigliĝis tial, ke oni kreis la universitaton en la fino de la XVa jarcento. Francisco Ximenez de Cisneros –ĉefepiskopo de Toledo kaj dufoje regento- ekis gravan humanistan kaj teologian projekton el la universitato kaj el la minoraj kolegioj, kaj impulsis eldonon de religiaj kaj profanaj verkoj tre gravaj, kiel la Biblia Políglota (poliglota biblio).

Kiel studentoj aŭ profesoroj, aliris tiutempe la urbon Alcalá de Henares eminentuloj, kiel Francisco de Quevedo, Lope de Vega, Calderón de la Barca, Antonio de Nebrija, San Juan de la Cruz, San Ignacio de Loyola, Santo Tomás de Villanueva, kaj longa ktp. Elstaras inter tiuj gravuloj Miguel de Cervantes Saavedra, naskiĝinta en tiu ĉi urbo en 1547, kies memoro grande antaŭenpuŝas la kulturan etoson de Alcalá de Henares.

Alcalá de Henares iĝis nepra celo por la kultur-turistoj. Situanta 30 kilometrojn de Madrid sur la rapidvojo N-II, la antikva romiana “Complutum”  prosperis ekde la Ia jarcento a.K. Dum la islama regado, tiu loko estis nomata “Qual’at abd al-Slam” kaj de tiu ĉi refenco al araba fortikaĵo, devenas la nuna nomo Alcalá. Ekde la XIIa jarcento ĝi iĝis sinjorlando kaj kutima restadejo de la ĉionpovaj ĉefepiskopoj de Toledo, kiuj remparis kaj grandigis ĝin. Ekzemplo de tiu potenco estis la luksa Palacio Arzobispal (ĉefepiskopa palaco), kie ofte gastis la kastiliaj reĝoj. La spuroj de la antikva mezepoka vilaĝo elmontriĝas per la karaktera strato Mayor arkadohava, kie judoj komercis.

La urbo atingis sian plej grandan splendon ekde la fino de la XVa jarcento, kiam kardinalo Cisneros fondis la Universidad Complutense. La ĉefa sidejo estis la Colegio Mayor San Indefonso (supera kolegio) en kiu videblas admirinda platereska fasado. La konstruaĵo enhavas tri kortojn –nomatajn Santo Tomás de Villanueva, Filósofos kaj Trilingüe- krom Paraninfo’n, kie oni celebras ĉiujare la transdonon de la Premio Cervantes de la Literatura (premio Cervantes pri beletro) far la hispanaj reĝoj.

Krom la preĝejo Magistral-Catedral aŭ la monaĥejo San Bernardo (“Las Bernardas”) ekzistas en Alcalá aliaj multaj religiaj kaj sekularaj interesaj konstruaĵoj vizitindaj. Inter ili elstaras la Museo Casa Natal ( muzeo naskiĝdomo) de Cervantes, hospitalo Antezana kaj la Oratorio San Felipe Neri. Abundas ĉe la antikva urbocentro turoj, sonorilturoj kaj sonorilmuroj kronitaj de nestoj de cikonioj loĝantaj tie ĉi la tutan jaron. Vojaĝanto ĝojos trankvile vagadante tra la stratoj de la antikva urboparto kaj, ĉe la tagmanĝa horo, tiu povos gustumi la kastilian gastronomion –kiu nuntempe revigligas la oldajn receptojn de cervanta inspiro- kaj akiri la famajn “almendras garrapiñadas” (migdalojn pralinitajn) ankoraŭ vendatajn de la monaĥinoj tra turno-ŝranko.

La kvinmiljara Ciudad Complutense

Alcalá de Henares, jarmila urbo kun spuroj pruvantaj splendan kaj elstaran estinton. Naskiĝloko  de sanktuloj, erudiciuloj, genioj kaj reĝoj. Antaŭ ĝiaj okuloj pasis la tuta hispana historio kaj ĉiu epoko lasis sian stampon sur ties muroj. Deklarita Homara Heredaĵo en la jaro 1998, depostulas pli kaj pli forte lokon inter la kulture gravaj urboj hispanaj.

Promeni tra Alcalá supozas rigarde esplori la postsignojn de la hispana historio: grava enklavo de la romiana imperio, araba fortikaĵo, kerna punkto por la hispana kultura vivo dum la Ora Jarcento, sidejo de la universitato de Cisneros kaj naskiĝloko de unu el nia elstaraj beletristoj, la neforgesebla Miguel de Cervantes.

Motivoj ja sufiĉaj por ke, jam nuntempe, Alcalá de Henares estu rekuperinta sian estintan kulturan apogeon, iĝante, de la jaro 1990, sidejo de la Instituto Cervantes, rekuperante la universitaton kaj transdonante ĉiun 23an de aprilo la plej prestiĝan premion de la hispana beletro: la Premio Cervantes.

Sed la historio de la Ciudad Complutense komenciĝas multe pli antaŭe ol naskiĝo de ties plej eminenta civitano. Fine de neolitiko, 3.000 jaroj a.K. lokiĝis la unuaj homaj setlejoj ĉe tiu areo sur kiu poste oni starigos la urbon Alcalá. Plej precize, sur la montetoj Ecce Homo kaj San Juan del Viso estas trovitaj arkeologiaj restaĵoj de tiu epoko, nune admireblaj en la Museo Arqueólogico Regional (regiona muzeo pri arkeologio).

Post longe, tiu ĉi setlejo iĝis Iplacea, komerce prospera celtibera urbo.

Naskiĝas la romiana Complutum

Sendube la romiana epoko estis la plej splenda en la antikvaj tempoj.

En la jaro 150 a.K. Iplacea estis invaditaj de la romianaj trupoj kaj ĝia nomo ŝanĝiĝis: de tiam kaj dum 400 jaroj mirinde splendaj, nomiĝis Complutum, nomo ankoraŭ uzata kiel laŭurba nomo.

Complutum gravis por la imperio ĉar ĝi iĝis strategia vojkruco, ĝuste ĉe la kunfluo de la rivero Henares kaj la rivereto Camarmilla. Tiu ĉi nova urbo profitis la ekzistantajn traurbajn vojojn por formi la urban strukturon.

Oni konstruis ĉirkaŭurbe ankaŭ novajn vilaĝojn por ekspluati la agrokulturajn rimedojn de la fruktodona ebenaĵo.

La valoraj arkeologiaj kuŝejoj trovitaj pruvas la gravecon de tiu ĉi urbo dum la romiana epoko. Oni komencis fari prifosojn en 1983, kaj oni jam elfosigis la ĉefajn publikajn konstruaĵojn de la antikva urbo: la bazilikon, gravan termobanejon, fontanon, merkaton kaj multnombrajn loĝejojn. Inter tiuj ĉi lastaj elstariĝas tiuj pri Leda, Cupido, Baco kaj Aquiles, tiel nomataj pro la mozaikoj ĝin ornamantaj. Oni jam permesas viziti kelkajn lokojn, kiel la Casa de Hippolytus (domo de Hippolytus), kvankam daŭras la prifosado kaj aranĝado de Complutum. Laŭ tio ĉi, la Taller-Escuela de Arqueología (ateliero-lernejo pri arkeologio) kalkulas 3 aŭ 4 jarojn necesaj por tute malfermi la aeron por la publiko.

Post Complutum alvenis la araba epoko. En la jaro 850 oni konstruas la kastelon Al-Qal’at en Nahar, kiu poste estos Alcalá la Vieja (la malnova Alcalá) Ĝi estas la deveno de la nuna urbonomo. La restaĵoj pri tiu ĉi epoko estas malmultaj kaj malbone konservitaj: nur staras la kastelaj ruinoj kaj la cisterno sur la montetpinto de Ecce Homo.

Kulturmiksaĵo

La kristana rekonkero supozis detruon kaj rekonstruon de la urbo. Alcalá iĝis tiam remparita areo, kie kvazaŭ en krisolo, kunvivis harmonie tri kulturoj.

Judoj, islamanoj kaj kristanoj kunhavis stratojn kaj vivon. Judoj disloĝis laŭlonge la ĉefa strato, araboj estis troveblaj en la kvartalo Almanjara kaj la kristanoj okupis la ceteran spacon.

Ili estis tiom organizitaj, ke eĉ prostituado havis sian propran kvartalon, la “Putería”, situanta sude de la remparita areo.

Dum jarcentoj Alcalá estis sinjorlando de la ĉionpovaj ĉefepiskopoj de Toledo, kiuj ĝin fortikigis kaj remparis. Je la XIIIa jarcento oni komencis konstrui la imponan Palacio Arzobispal por ke la ĉefepiskopoj loĝu tie.

Ĝuste tie Kristoforo Kolumbo kaj Isabel la Católica (katolika) unuafoje rendevuis en 1486. Dum tiuj jaroj Alcalá estis ekonomie agema, same ol Toledo, unu el la plej grandaj en la regno.

La granda splenda periodo de Alcalá de Henares komenciĝas fine de la XVa jarcento. En 1495 Cardenal Cisneros estas nomumita ĉefepiskopo de Toledo kaj en 1499 li decidas fondi la universitaton. En 1508 alvenis la unuaj studentoj. De tiam oni renovigas la  urbo-planismon formante veran universitatan urbon.

Per la universitata konstruo, Cardenal Cisneros aliformigis Alcalá’n kaj definitive helpis la urbon iĝi  fundamenta kerno de la hispana renesanca kulturo.

Splenda Ora Jarcento

Alcalá de Henares estis unu el la plej bonaj bredejoj de verkistoj dum la hispana Ora Jarcento. Cisneros sukcesis altiri al lia universitato intelektulojn tiel gravajn kiel Antonio de Nebrija, aŭtoro de la unua hispana gramatiko, kiu eldonis ene de ties muroj la Biblia Políglota. Sur ĝiaj kortoj promenis Lope de Vega kaj Quevedo kiel studentoj. Ĉi tie naskiĝis Arcipreste de Hita (ĉefpastro de Hita) kaj loĝis Catalina de Aragón. Sed sendube, la plej eminenta Complutum-ano estis kaj estos Miguel de Cervantes. En plena kultura apogeo, la Ciudad Complutense  ricevas rekte de Carlos la IIa, la titolon de urbo, antaŭ ol Madrido.

Post la Ora Jarcento, komenciĝas la malrapida dekadenco de Alcalá. Pli kaj pli perdante kategorion dum la XVIIIa kaj XIXa jarcentoj, ĝi suferis grandan baton kiam, pro politikaj kialoj, ĝia universitato estis translokigita en Madridon en 1837. La kultura etoso malriĉiĝis kaj la universitataj ejoj estis konvertitaj en ejoj por la armeo. Ĝis la dua duono de la XXa jarcento, dum la sesdekaj jaroj, ne komenciĝis la definitiva promocio de la urbo. Komenciĝas periodo de ekonomia aktiveco, kune kun industria disvolvo, kiuj igis la urbon Alcalá unu el la plej gravaj de la Komunumo, enhavanta pli ol 170.000 loĝantoj.

La universitato revenas en la jaro 1977. Alcalá iĝas denove universitata urbo kaj per la Convenio de Alcalá (kontrakto de Alcalá) oni difinas projektojn valoratajn je 36 milionoj de eŭroj, elspezitaj por ripari konstruaĵojn, konstrui novan universitatan areon kaj por plibonigi la tutan urban substrukturon. La urbestroj de la lastaj jardekoj entreprenis la taskon rehavigi a la urbo la antikvan perditan splendon.

Alcalá sukcesis tute renaskiĝi el siaj cindroj. Jaron post jaro, la kulturmondo turnas siajn okulojn al la urbo: en la universitata paraninfo oni tradicie transdonas la prestiĝan Premio Cervantes. Eĉ pli. En la jaro 1990 oni fondas la Instituto Cervantes, kultura ambasado en la mondo por promocii kaj instrui la kastilian lingvon, kaj kreas ties sidejon en Alcalá. La lasta grava sukceso estis la agnosko fare de UNESCO, kiam ĝi deklaris la urbon Alcalá Homara Heredaĵo. Se Cervantes vivus hodiaŭ, fierus pri sia naskiĝurbo.

URBA HISTORIO

La araba urbo aperis kiam la antikva romiana urbo malaperis kaj kiam la antaŭaj kristanaj estroj estis forpuŝitaj en la plej sudajn duoninsulajn regionojn. Araboj, novaj mastroj de preskaŭ la tuta hispana geografio, postulis fortikan lokon sur la vojo de Zaragoza al Toledo, kiu, kune kun la plej proksimaj kaj strategie gravaj urboj kiel Guadalajara aŭ Talamanca, utilu por helpi la surpriz-atakojn de tempo al tempo organizatajn kontraŭ la nordaj kristanaj regnoj, laŭlonge tiu natura vojo; alia funkcio konsistis malhelpi, ke la malamikaj trupoj subiru ĝis la meza parto de la rivero Tajo. Do, la du menciitaj urboj kaj la fortiko starigita sur la riverbordo de Henares, konsistigis la tri strategiajn punktojn el kie atenti kaj defendi la teritorion kontraŭ la eniro de la kristanaj trupoj provantaj subiri en la valon de la rivero Jarama, de la pintoj de la montaro Somosierra, alveni en la valon de la rivero Henares, de Atienza kaj la orientaj kastiliaj partoj, aŭ de Zaragoza.

Komence de la Xa jarcento, la nova setlejo araba ne estis pli granda ol eta fortika gvato-turo, se oni fidas pri la unua novaĵo konita pri ĝi, per kiu oni malŝate ĝin mencias. Laŭ Bayan-al Mugrib, en la jaro 920, dum regado de Abd-al-Rahman la IIIa, la reganto de Guadalajara venkis grandan ekspedicion konsistantan el kristanoj el León, kiuj trairis la mont-pasejojn de la montaro Sistema Central por ataki la urbon Guadajara. La loko sieĝita estas menciita kiel Al-Qul’aya, kiun oni eblas traduki kiel “kastelaĉo”. Lévi-Provençal ĝin identigis kiel la malgranda fortiko sur kio oni starigis la nunan urbon. Ŝajne dum la Xa jarcento, oni pligrandigis la fortikaĵojn de tiu “kastelaĉo” kaj pligrandiĝis ĝia loĝantaro, kio gravigis la lokon, ĉar oni komencas nomi ĝin Qal’at Abd-al Salam, kies traduko povus esti “kastelo de Abd-al-Salam”. Tiu ĉi nomo eventuale aperas en la islamaj kronikoj, kiam oni rakontas pri la krizoj de la Kalifato de Córdoba dum la unuaj jaroj de la XIa jarcento.

Dum la somero de 1062, Fernando la Ia, gvidante mulnombran truparon, sieĝis la islaman urbon, atakante per armoj celantaj fari breĉon en la remparo, kio devigis la reĝon Al-Ma’nun de Toledo pagi impostojn por ke li ĉesu sieĝi kaj transdoni al li grandajn riĉaĵojn. Tamen, malgraŭ la memorebla konkero de Toledo far Alfonso la VIa en 1805 kio permesis al li mastri la apudan regionon, Al-Qal’at restis sub islama rego ĝis 1118 kiam la ĉefepiskopo de Toledo, don Bernardo, irigis sian armeon ataki la gravan Castro de Alcalá (kastelo de Alcalá), kiu kapitulacis.

La kristana urbo

En 1129, la reĝo Alfonso la VIIa kaj la reĝino Berenguela transdonis la urbon de Alcalá al  la Eklezio de Toledo kaj al ties ĉefepiskopo don Raimundo. Tiu ĉi donacio estis ratifita por tiuj, kiuj poste okupis la tronon. Estas menciinda la ratifo farita la 6an de aŭgusto de 1184 de Alfonso la VIIIa, laŭ kiu “privilegium donationis (de Alcalá), quam idem imperatur fecit toletane eccLesie.”

Tiel Alcalá de Henares iĝis dua juĝ-distrikto de la ĉefepiskopejo de Toledo kaj fine ĝi estis elektita de la ĉefepiskopoj por pasigi tie longajn restadojn. La estro de tiu ĉi distrikto estis nomata Vicario de Alcalá (vikario de Alcalá). Tiel, la kuratoreco estis praktikata de la toledaj ĉefepiskopoj, vilaĝestroj ekde la jaro 1164, kiam la monarĥo transdonis ĝin al ili. Tiuj ĉi, kune kun la urbestraro –kies prezidanto estis la koregidoro elektita de la toledaj prelatoj- tre influis la regadon de la sinjorlando: Ĉefepiskopa Konsilio kaj ties Supera Guberniestro.

Samtempe al la repopolema politiko komencita de la kastiliaj monarĥoj, fine de la XIIa jarcento kaj dum la XIIIa ekstariĝas la tria kaj lasta situo de Alcalá de Henares. Tiu ĉi setlejo, estiĝis poste la nuntempa urbo. Sur ĉi tiu origina loko, la urbo kreskos kaj sin difinos dum alvenas al ĝi popolo devenanta el la plej malproksimaj vilaĝoj, altirita de la transdono de terpecoj, kampoj kaj leĝoj ebligantaj specialajn privilegiojn kaj impostajn pag-esceptojn. Tiel oni povis atenti la religiajn, armeajn kaj agrokulturajn necesojn de la nova urbo.

Estis la ĉefepiskopo don Rodrigo, eble memorante la atakojn suferintajn de la sedefenda urbo, kiu decidis fortikigi ĝin per muregoj. Oni komencis certe la konstruadon dum lia prelateco. Supozeble la konstruado finiĝis dum li ankoraŭ vivis, aŭ en la unuaj jaroj de la dua duono de la XIIIa jarcento. Ene de tiu ĉi murego troviĝis la ĉefepiskopaj domoj –sur kiu poste stariĝos la miranda Palacio Episcopal kiu ankoraŭ ekzistas- la kristana, la juda kaj la islama domaroj. Oni devis pligrandigi la originan muregon, jen ĉar la urba popolo multe kreskis, jen por sin defendi kontraŭ la atakoj de islamanoj kaj de banditoj. Por tio oni komencis starigi, ĉirkaŭ 1454, duan muregon ne detruante la nordan kaj okcidentan parton de la unua. Ĝi enfermas la ekstermurajn domojn, la franciskanan monaĥejon San Diego, iun izolitan konstruaĵon, kiel paroĥejo Santa Maria, kaj kampojn kultureblajn. Estas videblaj ĉe tiu ĉi dua murego la pordegoj Madrid, Burgos kaj Portillo de la Morería.

La funkcioj de Alcalá de Henares kiel iu ajn urbo ŝanĝadis laŭ la historiaj cirkonstancoj. Tion oni pruvas la bezono ade serĉi novajn situojn por la urbo. Tamen, de la komenco, Alcalá havis, krom tiun nure defendan dum la danĝeraj periodoj, tri ĉefajn funkciojn:

- La komercan, kun gravaj foiroj kaj ĉiusemajna merkato tre vizitata. Don Raimundo planis havigi al la urbo leĝojn permesantajn kaj foiron kaj merkaton por ke la urbo povu sukcese konkuri kontraŭ aliaj vilaĝoj similaj en la areo.

- Alian,  agrokulturan, ne tiom gravan kiel la antaŭa, tamen necesan, kaj poste unuarangan dum la moderna epoko.

- Kaj fine, la fakton stari sur unu el la plej gravaj vojoj de la duoninsulo, gravega de la romianaj tempoj. Tiu ĉi funkcio pliigis la du antaŭajn. Krome, menciindas agadoj ankaŭ gravaj, kiel doma industrio, parte transformita kaj tre pligrandigita dum la XVIa kaj la XVIIa jarcentoj, danke al la fondo de la universitato; kaj la fakto esti loko ofte vizitata de monarĥoj kaj de la toledaj prelatoj. Tiuj ĉi longe helpis konservi ĝian urban strukturon trempitan en eklezia karaktero pere de konstruado de religiaj domoj dum la XVIa kaj la XVII jarcentoj. Urbo kun monaĥeja kaj universitata aspekto ĝis nun.

Oni povas analizi la urban kreskon studante la diversajn areojn ĉirkaŭitajn de la murego laŭ kelkaj periodoj: antaŭa kaj alia posta al 1454, kiam ĉefepiskopo Carrillo komencas ŝanĝi la originan muregon. La senĉesa popolkresko senutiligis la unuan muregon kiu iom post iom malaperis kune kun ties antikva funkcio, kaj la nova estis tute detruita dum la XIXa jarcento.

Pordoj kaj muregoj

La antikva urbo, do antaŭa al 1454, posedis sep pordojn kaj muregojn kiuj, komencante de okcidente kaj sekvante la horloĝan direkton estas la jenaj:

“Madrid”, tra kiu oni pasadis en la urbon de la okcidenta parto; “Santa Ana” aŭ “Postigo”, proksima al la nuntempa placo Victoria; “Vado”, sude situanta, proksime al la monaĥinejo Dominicas de Santa Catalina de Siena; “Fernán Falcón” situanta fine de la strato Santa Úrsula, sur la orienta parto; “Guadalajara”, fine de la strato Mayor, antaŭ  la antikva placo Mercado, tiame situinta ekstermurege; kaj fine “Burgos” tra kiu oni pasadis urben de la norda parto. Krom “Madrid”, “Burgos” kaj “Judería”, la kvar ceteraj eble translokiĝis pro la pliiĝo far la ĉefepiskopo Carrillo.

El tiu pligrandiĝo oni povas konkludi ke la teritorio ĉirkaŭanta la originan urbon iĝis nesufiĉa pro la urbokreskado: la domaro iom post iom forprenis spacon al la kamparo ene de la murego.

Ĉe tiu pliiĝo eble kvar el la antikvaj pordoj estis translokigitaj kaj oni faris du novajn. Pordo Santa Ana estis translokigita sur la renkontiĝon de la stratoj Postigo kaj Animas. Pordo Vado stariĝis sur la vojkruco de la stratoj Damas, Empecinado, Siete Esquinas kaj Pescadería. Estis anstataŭigita la pordo Fernán Falcón pere de Aguadores, fine de la strato Colegios, poste nomata Carmelitas Descalzas, kaj foje Vado. La pordo Guadalajara ankaŭ nomata Mártires ekde la XVIa jarcento, estis translokigita en la finon de la strato Mayor, kiam tiu ĉi estis plilongigita. Krome, oni bezonis konstrui la pordon San Julián en la suda parto, fine de la urbo, fronte al Almajara.

Kuraĝigita la popolo de sia religiemo, la kristana urbo Alcalá de Henares ariĝis ĉirkaŭ la tempo Santos Justo y Pastor kiu rolis urbokerne. De la preĝejo, la sola paroĥejo ĝis 1250, disradiis la diversaj urbovojoj. Ankoraŭ giaj stratoj sekvas tiun simplan dezajnon: ili ekiras radiforme ale al la ĉirkaŭaĵoj, direkte al la urbaj pordoj, de la centra kerno –la preĝejo- vera urbokoro. Direkte al sudo, ĉefvojoj kiel Empecinado, San Juan kaj la Damas iras de la placo Santos Niños ĝis la pordo Vado; okcidente, strato Cardenal Cisneros, Victoria kaj Postigo direktas al la pordo Madrid kaj Santa Ana; oriente stratoj Mayor, Libreros, Escritorios, Santa Úrsula kaj Colegios direktas ale al la pordoj Guadalajara kaj Aguadores.

Antikvaj kvartaloj de la kristana urbo

Analizante la laŭarean urbodividon, estas facile troveblaj tri kvartaloj antikvaj: tiuj loĝataj de la kristana, hebrea kaj islama popoloj, kiuj kunvivis urbe. Sur la norda parto, oriente de Palacio Arzobispal troviĝis la juda kvartalo. Strato Mayor kiu unuigis kaj judojn kaj kristanojn iĝis fine de la XIIIa jarcento rekta vojo kiu “ducit maioritum ordinate –kie enflugis kelkaj rundvojoj ankoraŭ ekzistantaj. Ties ekzisto en kristana urbo pruvas, ke tiu ĉi urboparto estis loĝata de islamanoj, poste forpuŝitaj eksterurben, norden de la murego, en frukto-ĝardenan areon kiu donis sian nomon al la nova araba kvartalo.

Sude de la stratoj Cardenal Cisneros kaj Escritorios, etendiĝis la kristana kvartalo, kies domoj neregule ariĝis per dom-blokoj aŭ “yslas”: aranĝitaj laŭ la stratoj direktantaj al la preĝejo; la stratoj ankaŭ estas neregulaj, jan larĝaj jen mallarĝaj, diversaj, multeformaj, el zigzagaj linioj kiuj aspektigas tiun ĉi areon ŝanĝema.

Danke al ĉefepiskopo Carrillo, grava statisto ĉe tiu maltrankvila epoko kiam regis Enrique la IVa, ekzistas diversaj urbaj strukturoj laŭdindaj laŭ urboplanisma vidpunkto en Alcalá. Li komencis sian unuan fondaĵon en 1449 starigante la franciskanan monaĥejon San Diego. Oni konstruis ĝin sur loko antaŭe okupita de la antikva paroĥejo Santa Maria, translokigita en la ermitejon San Juan de los Caballeros. Tiu ĉi konvento estis la unua konstruita en Alcalá de Henares. Speciale menciinda estas la strato Mayor de Alcalá, ĉefvojo de la urba strukturo. Ĝi ja estas urba monumento pro ties longeco kaj pro ties stratpordoj judodevenaj. Fakte tiu ĉi strato iĝis la komerca centro de la kristana urbo kreskinta ĉirkaŭ tiu antikva preĝejo San Justo y Pastor.

En la strato Mayor staras la hospitalo Antezana, starigita laŭ deziro de la nobela kavaliro Luis de Antezana. Li, ĉirkaŭ 1483 ordonis starigi mudeharan konstruaĵon kun mirinda nazari’a tegmento-rando en ĝia fasado, en kiu videblas duoblaj klinitaj korbeloj tre elstaraj, similan al tiu de la toleda malliberejo Santa Hermandad kaj al ankaŭ toleda Corral de Almaguer; tiu ĉi fasado apartenis al malgranda preĝejo kovrita de splenda kasono kaj ornamita de mirinda retablo. Lia fondinto planis ke sia konstruaĵo utilu kiel hospitalon kie flegi kaj malsanajn kaj maljunajn preterpasantojn. Ankaŭ ĉe la strato Mayor staras, apud la hospitalo Antezana stratangule kun strato Imagen, la naskiĝdomo de la fama Miguel de Cervantes Saavedra.

Danke al la urbaj karakterizoj de la mezepoka Alcalá oni povis konstrui novan kvartalon –tiom originalaj kiel tiuj antaŭaj- kiu iĝis kerno de la tiel nomata de historiistoj “universitata dom-bloko”. Tiu grava projekto ekzistas danke al la plej elstara prelato de la hispana historio, la ĉefepiskopo Jiménez de Cisneros. Li kun liaj kunlaborantoj respondecis pri la sukceso de tiu entrepreno, finita ne sen penoj far la kolegio San Ildefonso, “alma mater” de la cisnera universitato dum la XVIa kaj la XVIIa jarcentoj.

Nu, dum ĉi tiuj jarcentoj okazas la lasta urba disvolvo de la monumenta urbo. La universitata urbo supozis gravajn ŝanĝojn en la strukturoj de Alcalá de Henares, krom pliiĝo de ties strukturoj kaj de ties loĝantaro.

Oni povas certigi, ke post la fondo de la kolegio San Ildefonso kaj konstruita la universitata urbo, komenciĝis nova prospera kaj ŝanĝoplena epoko por la mezepoka urbo. Ties antikvaj funkcioj daŭris kune kun tiuj novaj postulitaj de la novaj projektoj kaj bezonoj.

La urbo kiel universitata urbo-planismo

La nova urba strukturo dezajnita de la ĉefepiskopo Cisneros bezonis modifi la mezepokan strataron, speciale ties nordan parton, pro aliaj projektoj pli aŭ malpli rilatitaj al la konstruo de la universitato. Kelkaj el la projektoj entreprenitaj de la prelato estas: konstruo de la preĝejo Magistral kaj aranĝo de ĝiaj ĉirkaŭaĵoj; la struktura modifo de la hebrea kvartalo (aljama), jam sentaŭga de kiam oni forpuŝis la judojn en la urbo; la konstruo de vojaro kapablanta komuniki la antaŭ-ekzistantan loĝantaron al la nova universitata kvartalo; la starigo de gravaj konstruaĵoj kiel la monaĥejo San Juan de la Penitencia aŭ la paroĥejo Santiago.

La nova universitata kvartalo kaŭzis ankaŭ agrokulturan disvolvon kune kun pliiĝo de kampardomoj.

Tiuj ĉi aliformiĝis por plenumi la novajn bezonojn universitatajn, kiel ekzemple loĝejoj por la universitatanoj.

Dezajno, konstruo kaj posta disvolvo de universitato en Alcalá ne similas al tiuj de aliaj universitataj urboj. Fondi la universitaton ĉe la renesanca komenco, elekti urbon enhavantan grandajn enajn liberajn spacojn kaj ambicie projekti la konstruadon, ebligis krei urboplanisman modelon, taŭgan por la universitataj necesoj, neniam antaŭe okazintan. Oni povis do, konstrui de la komenco ion similan al tio konstruita aliloke sed nur post adaj kaj longedaŭraj reformoj. Kaj ankaŭ elstarantan pro ties grandeco kaj graveco.

Inter 1499 kaj 1513 oni konstruis tie la kolegion San Ildefonso kaj sep minorajn kolegiojn, pliiĝeblajn ĝis 18 laŭ la ĉefepiskopa deziro, krom universitatan hospitalon kaj multajn loĝejojn kapablantajn gastigi milojn de studentoj. Ankaŭ aliajn konstruaĵojn por esti sidejoj de religiaj ordenoj obeontaj la universitatan rektoron.

Por plenumi tiun gravan entreprenon la ĉefepiskopo Cisneros aĉetis aŭ permutis bienojn, precipe tiujn necesajn por starigi iun konstruaĵon aŭ straton aŭ simple por pliigi la havaĵojn de la kolegio aŭ de aliaj konstruaĵoj fonditaj de li, por tiel ilin riĉigi. Krome li aĉetis pensiojn al reĝo valoratajn 16 milionojn de maravedioj kaj akiris multajn impostojn pri kelkaj urbaj bienoj.

Planado de tiu grava nemoveblaĵa operacio, ne antaŭe okazinta en Hispanio, celis tre difinitan rezultaton: unue, posedi ĉiujn terenojn kaj bienojn akireblajn en la orienta urboparto; kaj due, disponi kelkajn loĝejojn ĝis oni finos la gravan projekton urbestran elpensitan por la kompleto. Tial la unuaj loĝejoj aŭkciitaj de la Kolegio ne estis ene la de la universitato, kvankam tre proksimaj.

Konsistigas la kernan dezajnon de la cisnera universitata urbo la plilongigo de la du radiaj stratoj direktantaj al oriento ekde la urbocentro: strato Mayor kaj ĝia plilongigo pere de Escritorios direkte al la pordo Mártires aŭ Guadalajara; kaj Escritorios, atinganta la straton Roma, direkte al la pordo Aguadores aŭ Tenerías Viejas. Ambaŭ iĝas pli larĝaj ĉe la universitato.

Tial la cisnera urbo kaj poste la reformoj faritaj en ĝi far la Austria disnastio, konservas mezepokan karakterizon, ĉar la stratoj Santiago, Mayor kaj Escritorios, kun ties plilongigoj per Libreros kaj Roma, eniras en ĝin sed ne iĝante parto de ĝi. Oni stigas do perfektan rilaton inter ambaŭ partoj, ne perdante la nova universitato sian sendependon rilate al la cetera loĝantaro.

Ĉe la plilongigo de tiuj larĝaj vojoj kaj ĉe ties interaj spacoj, oni starigis la novajn instruajn, civilajn kaj religiajn konstruaĵojn, kaj la universitatajn loĝejojn, starigitajn sur transversaj stratoj, rektangule dezajnitaj laŭ la plano. Sekve, stratoj ne direktas jam al difinita punkto, kiel ĉe la mezepoka urbo, sed, kiel maksimume, ekiras de iu ĉefvojo por direkti al alia aŭ por finiĝi ĉe alia malpli grava, obeante ties dezajnon al tio planita. La dek ok dom-blokoj aŭ “yslas” dividantaj la universitatajn nemoveblaĵojn estis aranĝitaj rektangule, tre regulaj foje, sur kiuj iom post iom domaro kreskis.

Tiel, de kiam komencis la moderna epoko, aperis en la urbo mirindaj konstruaĵoj, jen sekularaj jen religiaj –inter ili Magistral de San Justo y Pastor- enviinda de multaj kastiliaj urboj: konsistigis la arkitekturon urban de Alcalá kvindek du kupoloj, splenda murego enhavanta diversajn turojn, kelkaj paroĥejoj, la platereska kolegio San Ildefonso, dudek unu lernejoj gvidataj de religiistoj, dudek unu lernejoj sekularaj, la sep minoraj kolegioj cisneraj, hospitaloj kaj ok monaĥinejoj.

Dum la unuaj jaroj de la XVIa jarcento oni projektis kaj konstruis la straton Colegios Gramáticos kaj ties provizadon. Ankaŭ oni aranĝis la straton Imprenta kaj inaŭguris la vojkrucon Cuatro Calles, fronte al la Kolegio. Por estigi tiun ĉi projekton oni bezonis dividi laŭ kvar dom-blokoj alian pli grandan antaŭan, akirinte aŭ permutinte la bienojn koncernatajn de la reformo.

Aranĝi la terenojn situantajn  sude de la urbo, ambaŭflanke de la strato Colegios, estis multe pli facile, ĉar la plimulto el ili estis frukto-ĝardenoj kaj grundoj, kaj sekve, tuje urbanizeblaj.

Kvankam oni multe konstruis dum rego de la ĉefepiskopo Cisneros, la definitiva aranĝo ne okazis ĝis post lia morto, kiam oni starigis kelkajn loĝejojn kaj religiajn konstruaĵojn danke al transdono de terenoj far la universitato. Oni konstatis ankaŭ, ke la malkonstruaj materialoj devenintaj el antaŭaj konstruoj far la universitato, estis uzitaj por niveli kelkajn grundojn. Tiu ĉi agmaniero estas ofte uzata de la konstruistoj de la Kolegio.

Kompreneble, la ĉefepiskopo Cisneros estis devigata pliigi la servosistemon por atenti la kreskantajn bezonojn de la universitato. Por tio, li ordonis fabriki fornon nur por la universitato danke al la posedo de la muelejo Borgoñón, apud la rivero Henares.

Dum la Austria disnastio oni gravigas la universitaton de Alcalá de Henares. Al tio helpis la limigoj ordenitaj de Felipe la IIa rilate al studi eksterlande. Kelkaj agoj ligitaj al la universitataj vivoj disvolviĝis. Negrava sed kreskanta tipografia industrio kun la sekvanta libro-merkato,  kaj precipe la vigla konstruado- helpis eĉ anstataŭis la komercajn operaciojn, ĉefa ekonomia agado ĝis tiam en la urbo, kiu krome komencis suferi la venontan krizon.

Tio ĉi preparis la urbon por la venontaj urbaj disvolvoj. La urbo estis pretaj por plifortigi sian disvolvon kaj plifirmigi sian religian kaj monaĥejan karakteron: laŭlonge unu jarcento la urbo pleniĝis de institucioj kaj konstruaĵoj kulturaj kaj religiaj, kiuj mirinde situantaj kaj rilatantaj inter si pere de stratoj, placoj kaj placetoj, naskis unu el la plej sukcesan kaj originalan urbo-kompleton de Hispanio dum la dinastio Austrias.

Ĉio ĉi danke al la rezoluta agado de la kolegianoj de San Ildefonso, kiuj daŭrigis la urboplanismon de Cisneros, konservis kaj pliigis la nemoviĝeblan patrimonion kaj entreprenis la necesajn aranĝojn por plivalorigi la plej gravan universitatan konstruaĵon; krom konstrui novajn lernejojn kaj monaĥejojn, jen ene de la universitato, jen ekster ĝi. Ne malpli gravaj estis la taskoj plenumitaj de la urbestraro. Ili financis, konstruis, konservis kaj kontrolis la publikajn strukturojn kaj zorgis la urbo-servojn. Ankaŭ ili respondencis pri la urbanismaj reformoj de la kvartaloj apudaj al la universitato, kvankam foje iliaj interesoj kontraŭstaris tiujn de la universitato. Malgraŭ tiuj ĉi kvereloj ambaŭ institucioj ne rezignis pri siaj rajtoj pri la urba tereno, kaj daŭrigis siajn taskojn konstruajn, kiuj igis la urbon, la plej kohera kaj kompleta ekzemplo de urba kombino kaj arkitekta stilo de la regnadoj de Felipe la IIIa kaj Felipe la IVa. La estraro de Alcalá, kiel institucio, agante laŭleĝe povis efike kaj certe plani la urbon. La aŭtoritato respondeca pri tiaj taskoj estis la urbestro, kiu estis rajtigita de la leĝoj por kontroli ĉu la konstruaĵoj estis kaj belaj kaj fortikaj.

Rilate al Alcalá, vilaĝo dependinta de la toledaj ĉefepiskopoj, al la ĝenerala leĝaro oni aldonis la urban leĝaron pritraktantan la konstruan fakon, per kiu, krom reguligi la diversajn korporaciojn, zorgis pri la nomumado de inspektistoj kaj masonistoj. Ili estis la fakuloj kiuj konsilis la urbestron rilate al la urbaj projektoj kaj kiuj finis la plej grandan parton el la planadoj kaj kontroloj de la konstruoj financitaj de la urbestraro.

Ĉiu nova urba konstruo, krom la reformoj de tiuj jam ekzistantaj, estis kutime financitaj de Propios, escepte se ekzistis najbaroj rekte interesiĝintaj en la afero, kazo en kiu ili pagis ĉion. Estis ankaŭ urba tasko konservi, modifi kaj konstrui la stratojn de la vilaĝo, escepte tiujn universitatajn, ja respondeco de la kolegio San Ildefonso.

Tiu ĉi jurisdikcia dualeco manifestiĝis ĉe la kunlaboro pri la strato Mayor kaj ties plilongigo pere de Libreros. La Konsilio faris la taskojn koncernantajn la unuan kaj la Kolegio faris la samon pri la dua strato, jam ene de la universitata areo. Laŭlonge la tuta XVIa jarcento, la toledaj ĉefepiskopoj, pere de siaj koregidoroj, entreprenis la taskon daŭrigi la cisneran planon rilate al tiu ĉi ĉefvojo, eble kiel maniero plifortigi la rajtojn de la Urba Konsilio kontraŭ tiuj de la Kolegio.

Pri tio rezultis grava la urbaniza agado de la ĉefepiskopa Fonseca, kiu komencis anstataŭigi la lignajn fostojn per aliaj el ŝtono. Tiun ĉi taskon daŭrigis lia posteulo en la toleda ĉefepiskopejo, la ĉefepiskopo Tavera, kiu finis la anstataŭigon kaj ordonis ankaŭ kaheli kaj ŝtonigi la stratojn kaj rund-vojojn. La ŝtontajlisto Juan de Goitía finis tiujn ĉi konstruojn  en 1534, kaj du jarojn poste, la ĉefservisto de Propios pagis al Andrés de Pontones ok dukatojn kaj kvar realojn kaj duono kontraŭ dek du kolonoj por tiu strato.

Se ni fidas pri la priskriboj de la vojaĝisto Gaspar Barreiros kiam li trairis la vilaĝon, tiuj ĉi konstruoj splendigis la urbon. Tamen, tiuj reformoj faritaj dum la XVIa jarcento en la strato Mayor eluziĝis iom post iom, kaj estis necese refari ilin komence de la venonta jarcento.

La grava komerca agado en la urbo gravigis la placon Mercado, nomita de la leĝo en 1135, “Coso”. Ĝi komence situis ĉirkaŭurbe, sed tial ke la urbo etendiĝis orienten kaj ke la universitata vivo vigliĝis, la placo Mercado iĝis la plej grava centra urba loko kaj la placo Santos Niños, sola urba kerno ĝis tiam, duarangiĝis. Tiu ĉi loka komunikilo inter urbo kaj universitato, ties kontrolo kaj posedo, leĝe kontraŭmetigis la plej gravajn jurisdikciojn en la urbo. Ĝi utilis samtempe kiel ĉiusemajna merkato kaj kiel scenejo dum festoj kaj spektakloj, jen laikaj –precipe taŭr-bataloj- jen religiaj.

Du aferoj karakterizas la placon Mercado. La unua estas ĝia longeca formo, kaŭzita de la postuloj de la mezepokaj festoj –turniroj, ktp.- okazintaj tie.

La dua estas manko de arkado en la fasadoj de la orientaj konstruaĵoj, kaŭzita de la plilongigo de la strato Mayor ambaŭflanke.

Ne nur la placo Mercado suferis gravajn modifojn dum tiu ĉi periodo. Konstruo de monaĥejoj kaj religiaj lernejoj ĉie en la urbo grave modifis, ne ties mezepokan kaj cisneran dezajnojn, sed la urban aspekton, speciale komence de la XVIIa jarcento.

La plej menciindaj lokoj pri tio ĉi estas la placoj Merced, Victoria kaj San Juan de Dios, starigitaj ĉirkaŭ kelkaj konventoj. Estas ankaŭ neforgeseblaj tiuj trankvilaj kaj intimaj etosoj kreitaj per starigo de unu sola konstruaĵo, kiel Oratorio de los Filipenses, aŭ la konvento Magdalenas. Pro iliaj specialaj karakterizaĵoj, estas maleble trovi la saman urba-planismon por ĉiuj el ili. Tiel, placo Victoria estas regula, kun preskaŭ rektangularaj dimensioj, kaŭzitaj de la translokigo de la konvento Mínimos de Santa Ana rilate al la stratoj Victoria kaj Postigo. Tamen placo Merced aperas malregula, iom triangula, kaŭzita de la plilarĝigo de la strato Empecinado kaj la zigzagoj de la konventoj Dominicas de Santa Catalina de Siena kaj de Mercedarios Descalzos.

Multe pli malsimpla estas la spaca klasifiko de la placo San Juan de Dios, situanta ĉe la kunfluo de du paralelaj stratoj sur transversa rektlinio, kun ŝanĝemaj perspektivoj kaŭzitaj de la zigzagoj kaj translokigoj de la fasadoj de la konventoj San Juan de Dios kaj Franciscanas de Santa Clara.

El tiuj ĉi placoj, la plej sukcesa laŭ urbanisma vidpunkto estas sendube placo Bernardas. Situanta plej okcidente en la strato Santiago, ties konstruo estis la lasta reformo entreprenita en la samnoma kvartalo, ĉar por povi konstrui la monaĥinejon cisneran Monjas Bernardas oni devis faligi kelkajn loĝejojn intence aĉetitajn de sia fondinto kaj aliajn transdonitajn de la vilaĝo.

Ĉe la dua duono de la XVIIa jarcento, plej precize ĉe la lastaj jaroj, tiu ĉi urba modelo funkcianta dum preskaŭ du jarcentoj suferas krizon, ĉar ĝi ne povis atenti la novajn bezonojn de tiuj institucioj ĝin financintaj, kaj ĝenerale, la modernajn postulojn.

Laŭ urbanisma vidpunkto, la plej signifoplenaj okazintaĵoj dum la lastaj jaroj de la XVIIa jarcento kaj dum la tuta XVIIIa estis manko de gravaj konstruoj en la urbo kaj en la universitato, kontraste al la urbanisma politiko sekvata en antaŭaj periodoj.

Historiaj antaŭaĵoj de la universitato de Cisneros

Karekterizaĵoj pri la olda Complutum abundas. Tamen, la plej elstara estas ĝia universitata tradicio, unuaranga kulturcentro dum jarcentoj. La unua historia referenco pri kreado de studejo rilatas al regado de la reĝo Sancho la IVa. En dokumento subskribita en la urbo Valladolid, la 20an de majo de 1293, la monarĥo transdonis la jam konitajn fondecajn privilegiojn de la Estudios Generales de Alcalá de Henares:

“[...] tenemos por bien a hazer de Escuelas Generales en la Villa de Alcala. Y porque los maestros y los escolares ayan voluntad de venir y a estudio, otorgamosles que hayan todas aquellas franquezas que a el Estudio de Valladolid. Et mandamos, e defendemos, que ninguno no sea osado de les hazer fuerza, ni torto, ni demas a ellos, ni a ningunas de sus cosas, ca qualquier que lo hicise pecharnos y á, en pena mil maravedis de la moneda nueva, y a ellos todo el daño y menoscabo que por ende recibiesen doblado […]”

(Ni decidas krei la Ĝeneralajn Lernejojn en la Vilaĝo Alcalá. Kaj por ke instruistoj kaj lernejanoj venu por studi, ni koncesias la samajn rajton al ili ol tiuj de la Universitato de  Valladolid. Kaj ni ordonas kaj defendas, ke neniu kuraĝu perforti aŭ damaĝi ilin aŭ iliajn posedaĵojn, ĉar iu ajn faranta tion, devus pagi al ni mil maravediojn el la nova monero kaj ricevu duoblan damaĝon ol tiu kaŭzita.)

Unu el la plej grava elstaruloj de tiu epoko, kaj la respondeculo pri tiu reĝa koncesio al Alcalá de Henares, estis sendube la toleda ĉefepiskopo Gonzalo García Gudiel, kio estas pruvita pere de la fondeca dokumento jam menciita, en kiu legeblas “petite de don Gonçalo”.

Gonzalo Pérez o Pétrez –subskriba maniero ĉe liaj dokumentoj- naskiĝis en Toledo, proksimume inter 1235 kaj 1240. Bona amiko kaj konfidenculo de la monarĥo, kiun li akompanis dum sia infanaĝo ĉe liaj studoj en Parizo, estis nomumita kanoniko de Toledo en 1255 kaj kvar jarojn poste ricevas permeson por studi civilajn leĝojn dum kvin jaroj, supozeble en la itala urbo Bolonio. En 1262 estas nomumita de la Papo Deán  (dekano) de Toledo, ricevante denove eksterregulan permeson por studi teologion. Tiu ĉi grava kaj firma intelekta sinpreparo havigas al li rapidegan karieran promocion. Homo lojala al la reĝo La Saĝa, estas nomumita en 1275 episkopo de Toledo kaj la 3an de majo de 1280 oni nomumis lin ĉefepiskopo de la ĉionpova ĉefepiskopejo de Toledo, kvankam li ne tuj instalis sin en tiun postenon pro diversaj financaj problemoj retenintaj lin for de la Kastilia Reĝo. Eĉ li estis ekskomunikita en 1283 pro siaj ŝuldoj. Forviŝinte ilin, li revenas al Toledo en 1284, ĉe morto de Alfonso la Xa kaj komencas reforman periodon en la ĉefepiskopa administracio.

Lia plej home, intelekte kaj politike elstara epoko povus esti inter la jaroj 1290 kaj 1295, kiam li decidas entrepreni gravan reformon de la institucioj kaj de la klerikaro. Eble la plej grava decido en tia entrepreno estis la reformo de la klerika instruado, eble la kaŭzo pro kiu li decidis krei ĝeneralan instruadon ĉe sia ĉefepiskopejo. Tial ke oni perdis ĉiun dokumenton pruvantan iun ajn agon rilate al tiu projekto, oni tute malkonas la okazintaĵojn pri tiu Ĝeneral Studoj. Tial ekzistas diversaj opinioj pri tio.

Denove, en la XVa jarcento, ĉe la ĉefepiskopejo de la toleda Carrillo, dokumente aperas Ĝeneralaj Studoj ĉe la kastiliaj instruejoj. La potenca ĉefepiskopo konstruigis en Alcalá de Henares pagante per sia propra mono, studejon por la franciskanaj monaĥoj. Por tio li kreis tri katedrojn pri arto, monhelpitajn, establante regularon kaj elektante la instruistojn, same kiel liaj posteuloj faros post li. Por tio ĉi, rajtigite de la Papo Calixto la IIIa, li planis aldoni la enspezojn devenontajn el siaj diocezoj kiam tiuj ĉi restos sen respondenculo. Carrillo estis nomumita ĉefepiskopo de Toledo en 1446, kaj ĝuste de tiam, li helpis la urbon Alcalá de Henares ĝis sia morto okazinta en 1482.

La Universitata Urbo de la Ĉefepiskopo Cisneros

En la XVa jarcento, la ĉefepiskopo Jiménez de Cisneros, regento de Kastilio kaj de Hispanio, definitive antaŭenpuŝis la projekton fondi la universitaton de Alcalá. Tio kaŭzas ununuran en tiu epoko fenomenon pri etendiĝo de mezepoka urbo pere de siaj ekstermuregaj antaŭurbaj kvartaloj, oriente de Alcalá. Elstaras en la dezajno la universitata granda dom-bloko kaj ties kolegioj, ligitaj de diversaj kortoj, kaj ankaŭ la ĉefvojoj Libreros kaj Roma, kie abundis lernejoj kaj konventoj. Tiu ĉi urba reto konektas perfekte, post la faligo de la antikvaj muregoj, la mezpokan urbon, kaj la rezulto estas sendivida urbo ankoraŭ pli unuigita per starigo de novaj instituciaj konstruaĵoj. Tiuj ĉi estas planitaj laŭ barokaj kriterioj, difinita la urba horizonto per karakterizaj kupoloj, sonoril-muroj kaj tur-pintoj.

Laŭ historia perspektivo, oni povus difini la Universitatan Urbon konstruitan de la ĉefepiskopo Jiménez de Cisneros, kiel ununura ekzemplo en la hispana historio dum la XVIa jarcento,  vera modelo por estontaj universitatoj. Tiel oni sekvis la modelon de Alcalá, dum la XVIa jarcento, aliaj urboj kiel Toledo en 1520, Baeza en 1538, Oñate en 1542 kaj Burgo de Osma kaj Almagro en 1550.

Estas troveblaj en la planado, konstruado kaj disvolvo de la Universitata Urbo dezajnita de Cisneros, karakterizaĵoj tre malsamaj ol tiuj de aliaj universitatoj: rilate al la universitato de Alcalá estas rajtigite paroli pri unueca karaktero pro ties tuja konstruado, pri manko de urbanismaj limigoj ne apartenantaj al la universitato mem, la politikpovo kaj tiu ega kvanto de rimedoj uzitaj. La 22an de septembro de 1496 la notario Gómez de Toledo legalizis la aĉetkontrakton pri strato proksima al monaĥejo San Francisco, kie poste oni starigos kolegion sub la protekto de San Ildefonso. Tiu ĉi, fondita en 1508, konsistigos la kernon de la universitata ideo de Cisneros, kaj samtempe, ĝi zorgos pri  la ekonomiaj necesoj de la minoraj kolegioj, laŭ ordonis la ĉefepiskopo en 1513.

Oni disvolvas la universitatan urbon precipe inter la jaroj 1510 kaj 1512, kaj per tio, la urban transformiĝon, ankoraŭ daŭrantan dum la jarcentoj XVIa kaj XVIIa, kiam okazas la lasta kaj definitiva kresko de la monumenta urbo. Pri tio, Castillo Oreja diras:

“[…] dum la XVIIa jarcento la urbo akiras sian plej karakterizantan universitatan aspekton, danke al multnombra starigo de konstruaĵoj ene de la universitato kaj ankaŭ en la ceteraj vilaĝopartoj, sed estis dum la antaŭa jarcento kiam oni difinis la urban disvolvon, kiu ebligis la urbanismajn reformojn entreprenitajn de la Austria disnastio […]”

La juda urbo

La “aljama” aŭ juda kvartalo situis inter la stratoj Santiago kaj Escritorios. Ĝia ĉefvojo estis la strato Mayor. Tie finiĝis multaj “adarves” aŭ stratetoj kun eniro al kortoj. Ĉirkaŭ la jaro 1474, la juda kvartalo konsistis el 111 familioj. El la judoj de Alcalá elstaris la verkistoj Menahem Ben Zerah (1368), Abravanel (jarcentoj XIVa kaj XVa), Aben-Xuxen (jarcento XVa) kaj Alfonso de Alcalá, lingvisto partopreninta la prilaboron de la Biblia Políglota Complutense (poliglota biblio de Alcalá).

Eblas analizi la plej karakterizantajn erojn de la juda kvartalo de Alcalá:

La Sinanoga Mayor de Alcalá situis sur la nuntempa Corral de la Sinagoga, ĉe la numero 10 de la strato Carmen Calzado.

La Sinagoga Menor troviĝis inter la numeroj 18 kaj 22 de la strato Santiago, apud la lernejo-konvento  Santa Maria Egipcíaca.

La judaj viandovendejoj situis inter la strato Mayor kaj Santiago. Ili ekzistis pro la juda leĝaro nepre regulanta la viandomanĝadon.

Vendejo kaj loĝejoj staris en la strato Mayor, apud placo Santos Niños (areo de la antikva placo Picota). Listo pri la komercaj aŭ manlaboraj metioj de la judoj estas longa: monpruntistoj, arĝentaĵistoj, bindistoj, latunaĵ-faristoj, teksistoj, viandvendistoj, ktp.

Ankaŭ ekzistis ĉe la urba murego, laŭ certigas dokumentoj de la jarcentoj XVa kaj XVIa,  Juda Pordo situinta proksime de la strato Tinte, antaŭ ol atingi la placon Atiliano Casado.

 

Más artículos...