Invito de HEF por la 72-a Hispana Esperanto-Kongreso
Mesaĝo de HEF-prezidanto al la partoprenantoj en la 72-a Hispana Kongreso de Esperanto, kiu disvolviĝos inter la 3-a kaj 5-a de majo 2013 en Zaragozo. La teksto estas parto de la Kongreslibro, kiu enhavas ankaŭ informojn pri la programo kaj la urbo, kaj jam estas legebla komplete en la retejo de la Organiza Klubo "Frateco".
Karaj amikoj:
Mi deziras amike bonvenigi ĉiujn partoprenantojn de la 72-a Hispana Kongreso de Esperanto, nome de Hispana Esperanto-Federacio.
Kiam la aragona grupo "Frateco" proponis la kandidatecon de Zaragozo kiel sidejon por la Kongreso de 2013, ni ne dubis. Ni sciis ke la urbo inde gastigos la kongresanojn, kaj proponos belegan kaj tre interesan kadron por la disvolvo de niaj laboroj. Jam en aliaj okazoj la aragona ĉefurbo montriĝis tre taŭga akceptejo por la hispana samideanaro, kaj ni neniel dubas ke ankaŭ ĉifoje ni havos la okazon konatiĝi kun la arĥitekturo, la historio, la etoso, sed ĉefe kun la homoj kiuj formas la ĉefan allogaĵon de Zaragozo.
Sed ĉefe ni kalkulis je la altega valoro de la zaragoza samideanaro. Inter niaj lokaj aktivuloj troviĝas kelkaj el la plej valoraj esperantistoj nuntempaj en Hispanio, kaj ni scias ke ni povas kalkuli je ilia entuziasmo kaj sindediĉo por atingi sukcesan kongreson.
Nia gastiga grupo ĝuas longan kaj fierindan historion. "Frateco" jam celebris en 2008 sian centan datrevenon, kaj dum tiu tempo sukcesis teni la flamon de Esperanto je alta nivelo. Ni ne forgesas ke dum grava parto de la historio de HEF, la zaragozaj aktivuloj fariĝis la motoro de la landa movado, el kiu ankoraŭ nun ni konservas heredaĵon. Tie ĉi oni fondis la Fondaĵon Esperanto, kiu ankoraŭ nun estas grava piliero de la movado en Hispanio – kaj tie ĉi la vorto "piliero" havas aparte trafan signifon, kiel ĉiuj hispanparolantoj bone konas.
Hispana Esperanta-Federacio kaj la tuta hispana esperantistaro do kore dankas la zaragozajn samideanojn pro ilia invito veni al ilia urbo kune ĝui kelkajn tagojn en plene esperanteca etoso kaj kun vere "frateca" sento.
Kiel trafe diras nia moto, "lingvo kaj sento", tio estas Esperanto. Kaj kiu pli bona sento ol tiu de FRATECO, por kunigi la esperantistojn en Zaragozo.
José Antonio del Barrio, prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio



