Federación Española de Esperanto

Finiĝas la unua aliĝperiodo de la madridaj kongresoj

En la lasta semajno de julio okazos en Madrido du gravaj internaciaj renkontoj de Esperanto: la Hispana Kongreso de Esperanto (20- 22 de julio) kaj la Kongreso de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj organizita de ILEI (21- 28 de julio). Atentu ke la 31-an de marto finiĝas la unua aliĝperiodo de ambaŭ renkontiĝoj!Emblemo de la ILEI-kongreso

La eventojn eblas ĝui samtempe aŭ aparte, depende de via ŝato kaj via tempo, ĉar la programerojn de la sabata vespero kaj la dimanĉo oni konsideros komunaj kaj la kuna kotizo por ambaŭ kongresoj estas nur iom pli kosta ol ĉiu aparte.

La kongresoj okazos en la universitata areo de Madrido. La ĉefa sidejo estos la universitata rezidejo (hispane: "Colegio Mayor") Teresa de Jesús, apartenanta al la komplekso de rezidejoj de la Universitato Complutense. Multaj el la aktivadoj de la kongreso ILEI disvolviĝos en la Fakultato de Filologio de la Nacia Universitato pri Neĉeesta Edukado (UNED).

Indas klarigi ke la kongreso de ILEI celas ne nur Esperanto-instruistojn, sed ke temos pri vere internacia kongreso, en kiu multaj aliaj kulturaj kaj distraj programeroj estas antaŭvidataj. Por multaj, ĝi taŭgos kiel antaŭgustumo de la Universala Kongreso kiu la sekvan semajnon okazos en Lisbono. Fakte, komuna vojaĝo estas organizata el Madrido al tiu ĉi evento, la 28-an de julio mem.

En tiu ĉi momento jam aliĝis pli ol 80 homoj, venantaj el pli ol 20 landoj kaj 4 kontinentoj. Memoru ke eblas aliĝi per tiu ĉi reta formularo, aŭ pere de la aliĝiloj troveblaj en formatoj doc kaj pdf.

Ankaŭ disponeblas jam formularo por mendi servojn de la kongreso. La plej grava estas la loĝado: ni disponos je ĉambroj en la universitata rezidejo, sed la nombro estas limigita, kaj indas rezervi sufiĉe antaŭe.

Ankaŭ eblas mendi la ekskursojn. Dimanĉe matene ni vizitos la universitatan kaj historian Alcalá de Henares, naskourbon de Miguel de Cervantes. Por la merkredo ni organizis respektivajn vizitojn al la famaj kaj proksimaj urboj Toledo kaj Segovio, ambaŭ kun granda historia graveco.

La mendilo (kiu ankaŭ inkludas la du komunajn bankedojn kaj la vojaĝon al Lisbono) troviĝas en tiu ĉi formularo: https://goo.gl/forms/EnYAzmOZzzqVWAdn2 kaj elŝuteblas ankaŭ en pdf kaj doc formoj. Por ĉiu dubo, ne hezitu skribi al la LKK ĉe la adreso: Esta dirección de correo electrónico está protegida contra spambots. Necesita activar JavaScript para visualizarla.

Vi krome povas sekvi la novaĵojn en la nun kreitaj spacoj en la sociaj retoj, Facebook kaj Twitter. Abonu ilin kaj restu en kontakto kun ni.

Bonvenon al Madrido!