Federación Española de Esperanto

AMo-seminario en Ekstremaduro lige al la 75a Hispana Kongreso de Esperanto

Hispanio gastigos tritagan AMO-seminarion (29-a de junio-1a de julio 2016); la elektita temo, aparte grava por nia Movado, estos rilata al informado: "Aktualaj eblecoj por disvastigi Esperanton".

Sara Spanò, komisiito pri AMo-seminarioj de UEAAMo-seminario, aŭ Seminario por Aktivula Maturigo estas iniciato de UEA jam celebrita en pluraj landoj de la mondo por trejni aktivulojn kaj por organizi kunan laboron

La seminaria programo disvolviĝos parte paralele al la 75-a Hispana Esperanto-Kongreso (kies ĉijara temo, aparte fokusita je la kongresa regiono, estos: "Ekstremaduro: lando de limoj kaj kontaktoj"), okazonta en Herrera del Duque de la 30-a de junio ĝis la 4-a de julio 2016.

José Antonio del Barrio, Prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio, kaj José María Salguero, Sekretario de la Loka Kongresa Komitato, kunordigos la seminarion; la gvidontoj de la diversaj sesioj estos anoncitaj dum la venontaj semajnoj.

Sara Spanò, Komisiito de UEA pri Aktivula Maturigo, enkondukos la AMO-programon kaj helpos maksimumigi la rezultojn de la seminario, kunlabore kun la lokaj kunordigantoj, la gvidontoj kaj la partoprenontoj en la diversaj sesioj.

Por scii kiel partopreni la seminariojn, kaj la ceterajn detalojn, kontaktu la organizantojn en la adreso Esta dirección de correo electrónico está protegida contra spambots. Necesita activar JavaScript para visualizarla.