Federación Española de Esperanto

Justa komunikado: 15a de decembro, Tago de Esperanto

Kiel tradicie, la 15-an de decembro oni festos en la tuta mondo la Internacia Tago de Esperanto, ankaŭ celebrata kiel Tago de la Libro en EsperantoZamenhof-Tago.

Afiŝo de la Tago de la Libro en Esperanto, 2013, autor Peter Oliver, EABAnkaŭ en Hispanio, la diversaj kluboj kaj asocioj kun rilato al Hispana Esperanto-Federacio kunmemoros la Tagon per diversaj agadoj. Madrido, Bilbao, Barcelono, Zaragozo, Santandero, Valencio, nur kiel ekzemplo, gastigos renkontiĝojn de lokaj esperantistoj, en iuj kazoj por festi kaj kuniĝi, en aliaj por disvastigi la lingvon, aŭ por ambaŭ celoj samtempe.

Menciinda estas la serio de agadoj en Barcelono, kie organiziĝas diversaj prezentadoj de la verko "Poezio: armilo ŝargita per futuro", antologio de engaĝita poezio eldonita de SAT-en-Hispanio, kun la partopreno de la kompilinto kaj tradukinto Miguel Fernández.

Siavice la andaluziaj esperantistoj kuniĝos en Arundo (Ronda, malaga provinco) kiel prepariĝo por la venonta Hispana Kongreso de Esperanto de 2014, kiun ni celebros en tiu urbo komence de la monato majo.

Ni invitas ĉiujn amikojn kaj simpatiantojn aliĝi al nia celebrado. Se vi deziras pli konkretan informon pri la programitaj aktivaĵoj, skribu al la adreso Esta dirección de correo electrónico está protegida contra spambots. Usted necesita tener Javascript activado para poder verla. aŭ kontaktu la Federacion en la telefonnumeroj aperantaj en jena paĝo.

Vi estas tre bonvena!

Las cookies nos permiter ofrecer nuestros servicios. Si continuas navegando, aceptas el uso que hacemos de la cookies. --- Kuketoj ebligas al ni oferi niajn servojn. Se vi eniras nian paĝaron, vi akceptas tion.
Para saber más sobre las cookies lea nuestra / por scii pli pri la kuketoj legu nian política de privacidad / protokolon pri privateco .

  Acepto las cookies en este sitio. Mi akceptas la kuketojn.
EU Cookie Directive Module Information