Gazeteltondaĵoj

Kion oni diras pri Esperanto en amaskomunikiloj? Konsultu nian datumbazon pri gazeteltondaĵoj.

Boletín

Jen Boletín, nia oficiala tradicia revuo, atingebla nun en la reto!

Lingvaj anguloj

Legindaj konsiloj por bona uzado de Esperanto

Imprimir

Pli ol 5000 vizitoj al la jutuba kanalo de HEF

Dum la lastaj tagoj oni povas konstati notindan kreskon de la nombro da vizitoj al la kanalo de Hispana Esperanto-Federacio en Jutubo (Youtube) http://www.youtube.com/esesperanto.

La kialo estas ke nuntempe ni ekpublikigadis diversajn pecojn filmitajn dum la lasta Hispana Esperanto-Kongreso kiu ĵus finiĝis en Almagro. Ni invitas vin ĵeti rigardon. Ili inkluzivas diversan materialon, rilatan al la muzikaj programeroj, aŭ al la spektaklo "Vivu la Teatro!" kiu disvolviĝis en la teatra urbo. Aŭ oni simple komencu per la ĝenerala resumo de la Kongreso, kiu dum 10 tagoj ricevis pli ol 750 vizitojn, kaj kiu perfekte montras superrigardon de la renkonto, kun la varieco de la programo kaj la mirinda etoso kiu ĝin karakterizis.