Federación Española de Esperanto

Esperanto estos oficiale instruata en universitato UNED

La Nacia Universitato de Neĉeesta Edukado (UNED) aprobis oficiale la aldonon de Esperanto al la listo de lingvoj instruataj en ĝia centro CUID (Centro Universitario de Idiomas Digital y a Distancia, Universitata Bita kaj Neĉeesta Lingvo-Centro)

Dum tiuj ĉi tagoj Hispana Esperanto-Federacio kaj UNED faras la necesajn oficialajn demarŝojn por subskribi interkonsenton, per kiu la kurso de Esperanto estos instruata per neĉeestaj rimedoj en la retejo de la UNED, kun oficialaj ekzamenoj kaj oficiala agnosko. La CUID zorgos pri la kunvoko de la kursoj. HEF kunlaboros i.a. rilate al la selektado de la homoj kiuj okupiĝos pri ĝi, kunordigo, pretigado de materialo kaj instruado.

cartel CUIDUNED malfermos oficialan kunvokon dum venontaj tagoj por selekti la instruiston. Ni bezonas almenaŭ unu homon kiu pretas respondeci pri la kunordigo de la projekto kaj la instruado (tutorado je distanco) dum la kurso 2018-2019 (proksimume 8 monatojn) plus ekzamenado. La laboro estos pagata, sed la fina kvanto dependos de la nombro da lernantoj.

La proceduro pri selektado estos malferma kaj objektiva, kaj en ĝi kunlaboros HEF kun la UNED, per la fiksado de kriterioj (lingvonivelo, studoj pri Esperanto aŭ Interlingvistiko, sperto en instruado, kono de neĉeestaj instrurimedoj, membreco en asocioj, ktp), kaj la partopreno en la decidoj.

Por la pretigo de la materialo oni planas la kreadon de skipo kiu kunlaboros en tiu tasko, kiu en la unua jaro estos sufiĉe grava. Interesatoj kiuj deziros kunlabori en tiu tasko, sed ne povas mem instrui, bonvolu sin anonci ankaŭ. Tiu tasko ne estos pagata, sed HEF provos iel kompensi la laboron kaj sendos atestilon, kaze ke ĝi povas taŭgi por la persona protokolo. Krome, Manuel Pancorbo, profesoro de la UNED kaj esperantista, al kiu plejparte ŝuldiĝas la sukceso de la projekto, kunlaboros en la praktikaj aferoj de kunordigado kun CUID.

HEF informos per siaj komunikiloj kaj per la sociaj medios, sed homoj kiuj volas esti rekte informita pri la kriterioj kaj periodoj de selektado, bv. sendi mesaĝon rete al Esta dirección de correo electrónico está protegida contra spambots. Necesita activar JavaScript para visualizarla. aŭ papere al la poŝta adreso de la Federacio, montrante sian pretecon pri la tasko.

Krome, la UNED estos unu el la sidejoj de la Kongreso de ILEI, la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj, kiuj disvolviĝos en julio en Madrido, kaj specife de la Simpozio pri "La kultura heredaĵo de Esperanto", kunvokita en ties sino. Malfermiĝas tiel grandaj eblecoj de kunlaboro inter la Esperanto-movado kaj la Universitato en Hispanio.

UEALa Asociación Universal de Esperanto, fundada en 1908, es actualmente la organización internacional más grande de hablantes de Esperanto, con miembros en 117 países. Más información.  

EEUNuestra Asociación forma parte también de la Unión Esperantista Europea, organización que promociona nuestra lengua en las instituciones de la Unión Europea. Más información.