Federación Española de Esperanto

Jubileo de Kajto en 2017

Dum la 76a Hispana Esperanto-Kongreso en Teruel okazos eksterordinara jubilea koncerto de Kajto Kvarope.

Jes, Kajto komenciĝis kvarope en 1987,....poste daŭrigis en du grupoj (Kajto duope kaj Kapriol'), ...kaj nun en 2017 ili jubileos kvarope dum la teruela E-Kongreso.

Ankie, Nanne, Marita kaj Marian ege ĝojas anonci la 30-jaran Jubileon de Kajto kaj invitas vin partopreni en sia koncerto dum la 76a HEK en Teruel, inter la 23a kaj la 25a de junio, 2017.

Unuafoje en Hispanio vi povos ĝui la kantojn de la mita Kajto, ree kvarope.

Aliĝu al la 76a Hispana Esperanto-Kongreso, venu al Teruel: la geamantoj, Kajto Kvarope kaj cento da amikoj atendas vin.

Kajtokvarope3

Kajtokvarope3

Kelkaj faktoj kaj informoj pri Kajto

La 4 originalaj membroj de 'Kajto' - Ankie van der Meer, Marian Nesse, Marita Kruijswijk kaj Nanne Kalma - komencis provludi siajn nov-verkitajn Esperant-lingvajn kantojn en 1987.

Dum la printempo de 1988 ili koncertis por la unua fojo en Frislando kaj poste ili koncertis dum la UK en Roterdamo.

En 1989 - dum la UK en Brajtono - ili prezentis la KD-on 'Kajto', la unuan Esperanto-KD iam en la mondo.

Dum la jaroj kiuj sekvis, Kajto turneis kaj koncertis en multaj landoj, ne nur en Eŭropo tamen ankaŭ en Kanado kaj aperigis novajn KD-ojn: 'Procesio Multkolora' (1991), 'Tohuvabohuo' (1993), 'Masko' (1999) kaj 'Lokomotivo, rulu nun' (2004).

En 2004 la 'FAME Kulturpremio' estis aljuĝita al 'Kajto' por ĝia kontribuaĵo al la Esperanta muzik-kulturo.

De ĉ. 2007 Kajto pli kaj pli estis dividita en du duoj, kiuj volis esplori novajn vojojn: Marian kaj Marita fondis la novan grupon Kapriol' kaj Nanne & Ankie kontinuis uzi la nomon Kajto por ilia Esperanta repertuaro.

Kaj de Kapriol' 2 Esperantlingvajn KD-ojn estis eldonitaj kaj de Nanne & Ankie 'Kajto Duope' (2011) kaj 'Kajto Flugas' (2015).

Nun, por celebri la 30-jaran jubileon en 2017 la 2 duoj decidis denove prezenti sin kune kiel 'Kajto Kvarope'.

 

UEALa Asociación Universal de Esperanto, fundada en 1908, es actualmente la organización internacional más grande de hablantes de Esperanto, con miembros en 117 países. Más información.  

EEUNuestra Asociación forma parte también de la Unión Esperantista Europea, organización que promociona nuestra lengua en las instituciones de la Unión Europea. Más información.